Rilatoj de Japanio kaj kaj Koreio

Rilatoj de Japanio kaj Koreio ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Japanio kaj Koreio.

Rilatoj de Japanio kaj Koreio
Rilatoj de Japanio kaj Koreio
Rilatoj de Japanio kaj Koreio
Aliaj projektoj
Rilatoj de Japanio kaj Koreio en Vikipedio
Rilatoj de Japanio kaj Koreio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la atako de Nord-Koreio kontraŭ Sud-Koreio] Sukcesa invado en Koreio havus katastrofajn sekvojn por Japanio, troviĝanta tuj trans la malvasta Japana maro. Japanio ĉiam konsideris Koreion strategia ŝlosilo al Nord-Orienta Azio. Per nenio detenata komunista kontrolo vivigus fantomon de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam en 1992 oni demandis la tiaman ĉefministron Kiichi Miyazawa ĉu Japanio akceptos haveblon de nuklea potencialo ĉe Nord-Koreio, li respondis kun tre ne-japana rekteco per unu vorto “ne”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Nek Ĉinio, nek Japanio deziras baldaŭan reunuiĝon de Koreio — speciale kaze de heredado de la unuiĝinta Koreio de la nuklea kaj misila teknologioj de Nord-Koreio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Japanio permesis loki usonajn militbazojn sur sia teritorio plejparte por defendi status quo en Koreio kaj ĝi timas ke la reunuiĝinta Koreio povus mobilizi sian socion per alvokoj al plurjarcentaj antipatioj rilate Japanion. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri eventuala foriro de la usonaj trupoj el la reunuiĝinta Koreio] Siavice post foriro de tiuj ĉi trupoj estonteco de la usonaj militbazoj en Japanio iĝus problema. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti