Alexander von Humboldt

germana geografo kaj esploristo (1769–1859)

Alexander Freiherr von HUMBOLDT (naskiĝis la 14-an de septembro 1769 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1859 en Berlino) estis germana sciencisto.

Alexander von Humboldt
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« La esprimo de vanteco kaj memamo fariĝas malpli ofenda, kiam ĝi konservas iom da simpleco kaj sincereco»
 
« La ĉefa impulso, laŭ kiu mi estis direktita, estis la serioza klopodo kompreni la fennomeojn de fizikaj objektoj en ilia ĝenerala rilato kaj reprezenti la naturon kiel unu grandan tuton, movitan kaj vigligitan de internaj fortoj»
 
« Dum ni konservas la unuecon de la homa specio, ni samtempe forpuŝas la depriman supozon de superaj kaj malsuperaj rasoj de homoj. Estas nacioj pli kultivemaj, pli civilizitaj, pli entenataj de mensa kultivado ol aliaj, sed neniu en si mem pli nobla ol aliaj. »
 
« En la montoj estas libereco. La fontoj de degenero ne atingas la purajn regionojn de la aero. La mondo fartas bone en tiuj lokoj, kie la homo ne sukcesas ĝeni ĝin per siaj mizeroj»
 
« La emo kaj sopiro al amikeco kaj amo estas vera privilegio de teneraj kaj intime sentemaj animoj»