Listo de Afrikaj proverboj.

Afrikaj proverboj
Afrikaj proverboj
Afrikaj proverboj
Aliaj projektoj
Afrikaj proverboj en Vikinovaĵoj

A B C Ĉ D E F G H I K L M N O P Q R S Ŝ T U V

 
« Akvon al ne soifanta ĉevalo ne donu.[1] »
 
« Amo al mono estas radikoj de envio, de malbonvolo, kaj turmento estas la kosto.[1] »
 
« Amo kaj malamo estas ĝemeloj.[1] »
 
« Birdo flugas en ĉielo, sed neniam forgesas ke iam ĝiaj ostoj falos teren. »
 
« Birdo profitas la reziston de la vento por flugi pli antaŭen. Bovo ne fanfaronas pri sia forto antaŭ elefanto. »
 
« Bruo de la maro ne malhelpas fiŝojn endormiĝi. »
 
« Celu ĉiam la lunon; eĉ se vi maltrafas ĝin, vi falos inter la stelojn.[1] »
 
« Ĉiu rivero havas du flankojn.[1] »
 
« Ĉiuj manfingroj ne egalas, sed ĉiu sian rolon plenumas.[1] »
 
« Ĉe la piedo de palmarbo kreskas paimarbido. »
 
« Celu ĉiam la lunon: eĉ se vi maltrafas, vi falos inter stelojn. Centfoja ripetado de vero valoras pli ol unu mensogo. »
 
« Ĉirkaŭ osto kreskas karno. »
 
« Ĉiu mano la alian lavas. »
 
« Ĉiu mezuras laŭ sia metro. »
 
« Ĉiu rivero havas du flankojn. »
 
« Ĉiu rivero sian fonton havas. »
 
« Ĉiuj blankuloj havas brakhorloĝon, sed ili neniam havas tempon. »
 
« Ĉiuj homoj estas filoj de sama patrino. »
 
« Ĉiuj manfingroj ne egalas, sed ĉiu sian rolon plenumas. »
 
« Dormi sur la mato de la najbaro, estas kiel dormi sur la planko.[1] »
 
« Demando naskas respondon. »
 
« Du kokoj ne kantas sur la sama korto. »
 
« Du okuloj ne povas rigardi en unu botelon. »
 
« Dum la dancado, oni rekonas kiu plej bone dancas. »
 
« En la arbaro kiam branĉoj interdisputas, ties radikoj interbrakumas.[1] »
 
« Eĉ nigra kokino demetas blankan ovon. »
 
« Eĉ nokte lakto estas blanka. »
 
« Eĉ se malpura akvo utilas al nenio, ĝi povas estingi fajron. »
 
« Elefanto tiom fortas, sed ĝin formikoj mortigas. »
 
« En la malnova kaserolo oni kuiras bongustan manĝon. Espero similas al herbo, kiu eĉ kreskas sur tombo. »
 
« Faman tamburiston oni ofte entombigas sen tamburludo. »
 
« Feliĉa homo amikon ne havas. »
 
« Feliĉo de homo ne dependas de lia volo. »
 
« Granda trono ne estas granda reĝo. »
 
« Homo elpensis horloĝon, sed Dio kreis tempon. »
 
« Homo sen amiko estas kiel la maldekstra mano sen la dekstra. »
 
« Hundo kvar piedojn havas, sed du vojojn ĝi samtempe ne iras. »
 
« Infano kiu neniam vojaĝas, pensas ke nur en la hejmo kuŝas bongustaj manĝoj.[1] »
 
« Infano estas marŝbastono sur kiu maljunulo sin apogos. »
 
« Ju pli da aferoj oni metas en sakon, des pli ĝi pezas. »
 
« Ju pli simio arbon grimpas, des pli ĝi montras sian gluteon. »
 
« Kiam arbo falas, oni ĝiajn branĉojn derompas.[1] »
 
« Kion vi ne vidas tage, tion vi ne vidos nokte»
— Okcidenta Afriko
 
« Kamelo ne vidas sian ĝibon. »
 
« Kameloj ne reciproke mokas pri siaj ĝiboj. »
 
« Karpo ne naskas siluron. »
 
« Kiam elefantoj interbatas, ĉiam herbo restas tretita. »
 
« Kiam estas kato en la domo, oni sciu kie gardi la frititan fiŝon. »
 
« Kiam infano pisetas en la lito, li deziras ke ne tagiĝu. »
 
« Kiam ritmo de tamtamo ŝanĝiĝas, ankaŭ la danco ŝanĝiĝas. »
 
« Kiam vi ne plu scias kien vi iras, rigardu de kie vi venas. »
 
« Kie homo ne estas, lia animo ĉeestas. »
 
« Kie kadavro troviĝas, vulturoj tuniĝas. »
 
« Kie koro estas, tien piedoj senhezite iras. »
 
« Kie oni enamiĝas, tie neniam noktiĝas. »
 
« Kie rano estas juĝisto, tie bufo proceson ne pobas perdi. »
 
« Kio ordinaras por vi, estas malkovro por alia. »
 
« Kiom ajn sidvangoj dikas, ili anuson ne sufokas. »
 
« Kion varano aŭdas, tio en ĝia orelo restas. »
 
« Kion vundinto forgesas, tion vundito memoras. »
 
« Kiu al riverbordo unua alvenas, malpuran akvon ne trinkas. »
 
« Kiu ankoraŭ ne transiris riveron, krokodilon ne insultu. »
 
« Kiu bananon havas, amiko de simio estas. »
 
« Kiu kontraŭ akvofluo remas, krokodilojn ridigas. »
 
« Kiu laboras sub la suno, manĝos sub la ombro. »
 
« Kiu malgrandan serpenton ne mortigas, tiun granda serpento mordos. »
 
« Kiu malhelpas alian kalkuli ĝis dek, ankaŭ mem ne atingas naŭ. »
 
« Kiu malvarmon sentas, sin ne ĵetas en fajron. »
 
« Kiu manĝas frukton de arbo, ne forgesu danki al la vento. »
 
« Kiu manĝas ne multe, pro malsato ne mortas. »
 
« Kiu marŝas, povas danci kiu parolas, povas kanti...  »
 
« Kiu ne antaŭeniras, malprogresas. »
 
« Kiu ne iras al kampo sub la roso, almozpetos sub la pluvo. »
 
« Kiu ne ŝatas esti rigardata de sube, arbon ne grimpu. »
 
« Kiu ne ŝatas manĝi nokte, ne edziĝu kun filino de vesperto. »
 
« Kiu ne scias de kie li venas, ne scias kien li iras. »
 
« Kiu neniam spertis malsukceson, ne konas ĝuon de sukceso. »
 
« Kiu neniam suferis, historion ne havas. »
 
« Kiu nokte tombejon vizitas, fantomon renkontas »
 
« Kiu plantis arbon antaŭ ol morti, ne vane vivis. »
 
« Kiu ŝatas mielon, ne timas abelon »
 
« Kiu soifas, al riverbordo iras. »
 
« Kiu sub la pluvo ploras, atestanton ne havas. »
 
« Kiu ŝuldas, sian ŝuldon pagu antaŭ ol donaci. »
 
« Kiu taŭzetas neston de vespo, devas scii kuri. »
 
« Kiu volas sin amuzi kun infano, devas kaŭri. »
 
« Kiu vundon portas, doloron sentas. »
 
« Koko ne hontas pri sia loĝejo. »
 
« Konado estas kiel baobabo, neniu sola povas ĉirkaŭbraki ĝin. »
 
« Krii ne estas kanti. »
 
« Kun persistema kuraĝo formiko fine surgrimpas monton. »
 
« Kvakado de ranoj ne malhelpas elefanton akvon trinki. »
 
« La plej alta monto la ĉielajn pordojn ne tuŝas. »
 
« La potenco de baobabo estas en ĝiaj radikoj. »
 
« Laŭdo pli valoras ol blasfemo »
 
« Longa dormado ŝuldojn kreskigas. »
 
« Maizgrajno ĉiam malpravas antaŭ kokino. »
 
« Malbonan infanon oni ne ĵetas al rubejo. »
 
« Maljuna elefanto scias kie trovi akvon. »
 
« Maljunulo kiu mortas, estas kiel biblioteko kiu forbrulas. »
 
« Maljunulo varmiĝas per lignoj, kiujn li kolektis dum sia juneco. »
 
« Malsano venas ĉevalpaŝe, foriras testudpaŝe. »
 
« Manko similas al monteto oni grimpas la sian kaj de tie vidas nur tiun de aliaj. »
 
« Mano kiu donas, mano kiu gvidas. »
 
« Mensogo donas florojn, sed ne fruktojn. »
 
« Mokado estas nutraĵo de stultuloj. »
 
« Mortinta kapro tranĉilon ne plu timas. »
 
« Ne al ĉiuj truitaj oreloj oni surmetas orajn ringojn. »
 
« Ne estas loko por multaj krokodiloj en la sama rivero. »
 
« Ne gravas la direkto de la vento, suno ĉiam sian vojon sekvas. »
 
« Ne haku arbon, kiu donas al vi ombron. »
 
« Ne insultu tiun, en kies buŝo via fingro estas. »
 
« Ne juĝu la pasintecon per hodiaŭaj kriterioj. »
 
« Ne montru al serpento la bastonon per kiu vi volas ĝin bati »
 
« Ne necesas doni torĉon al blindulo, kiu iras tra mallumo. »
 
« Ne sufiĉas unu gambo por moviĝi. »
 
« Ne vojeraras, kiu demandas pri la vojo. »
 
« Nenio povas ŝanĝiĝi ĉirkaŭ vi, se nenio en vi ŝanĝiĝas. »
 
« Nur malbona gasto trovas sian gastiganton malbona. »
 
« Okulhararo pli aĝas ol barbo, sed barbo pli multas ol okulharoj. »
 
« Okulo ne vidas, koro kvietas. »
 
« Ombro de zebro striojn ne havas. »
 
« Oni eksidas antaŭ ol kuŝiĝi. »
 
« Oni estas pli filo de sia epoko, ol filo de sia patro. »
 
« Oni komprenas la valoron de sidvangoj, kiam venas momento eksidi. »
 
« Oni ne demandu fiŝon kio okazas sur la tero, nek antilopon kio okazas en la maro. »
 
« Oni ne heredas la teron de siaj prapatroj, oni prunteprenas ĝin de siaj intanoj. »
 
« Oni ne lernas marŝi tute sidanta. »
 
« Oni ne lernas naĝi ekster akvo. »
 
« Oni ne malpermesas al tiu kiu fosis puton, ĝian akvon trinki. »
 
« Oni ne povas esti malamiko de arbo kaj amiko de ĝiaj fluktoj »
 
« Oni ne povas marŝi, flugi kaj naĝi samtempe. »
 
« Oni povas mortigi homon, ne liajn ideojn »
 
« Oni prilaboras argilon, dum ĝi ankoraŭ estas mola. »
 
« Oni rekonas arbon laŭ ĝia frukto, homon laŭ lia ago »
 
« Orelo neniam estas pli granda ol la kapo »
 
« Pafiltubo estas malpli danĝera ol la buŝo de kalumniulo. »
 
« Per nigra kaserolo oni kuiras blankan saŭcon. »
 
« Persistemo estas talismano por la tuta vivo. »
 
« Pigremo tiel lante iras, ke mizero ĝin trafas. »
 
« Plej bone ridas du sataj ventroj. »
 
« Pli bona estas difektita kalsono ol nuda pugo. »
 
« Pli malproksimen vidas sidanta maljunulo, ol staranta junulo. »
 
« Pli valoras pano sen viando kun paco, ol domo kun disputo. »
 
« Pli valoras vivanta senkuraĝulo, ol mortinta bravulo. »
 
« Ploranto ankaŭ vidas. »
 
« Pluvo al ĉiu montras la propran hejmon. »
 
« Por melki leonon sovaĝan, vi ja devas esti kuraĝa. »
 
« Por plej bone kompreni, necesas aŭskulti. »
 
« Post kiam arbo falis oni aŭdas bruon; kiam arbo kreskas, oni aŭdas nenion. »
 
« Post terura nokto, ĉiam venas la tago. »
 
« Pri kio kato fermas okulojn, pri tio hundo bojas. »
 
« Proksima amiko valoras pli ol fora frato. »
 
« Provante ankoraŭ kaj ankoraŭ, simio lernas salteti. »
 
« Putrinta tomato tutan tomataron putrigas. »
 
« Ridi, estas kiel vitroviŝilo, ĝi ne haltigas la pluvon, sed ebligas antaŭeniri. »
 
« Rojo kun multaj fontoj neniam sekiĝas. »
 
« Saman vojon iras riĉulo kaj mizerulo. »
 
« Scivolema infano neniam estas idioto. »
 
« Se naĝante en rivero vi eskapis krokodilon, atentu leopardon ĉe la bordo. »
 
« Se oni instruas virinon, oni edukas tutan vilaĝon. »
 
« Se vi ne havas fratinon, ne revu pri nevo. »
 
« Se vi semas dornon, kiam ĝi kreskos, ĝi vin pikos. »
 
« Serpento kiu bone rampas, larĝan spuron postlasas. »
 
« Serpento sian voston mem ne mordas. »
 
« Sola oni estas ombro, duope oni estas homoj. »
 
« Soldato kiu iras al milito, morton ne timas. »
 
« Ŝtono ĵetita kun kolero celon ofte maltrafas. »
 
« Tiomlonge, kiom leonoj ne havos siajn historiistojn proprajn, la ĉasrakontoj laŭdos la ĉasiston. »
 
« Tro da salo tutan saŭcon fuŝas. »
 
« Tro da viandoj saŭcon ne difektas. »
 
« Troa silentemo al homo malutilas. »
 
« Unu arbo arbaron ne faras. »
 
« Unu fingro ŝtonon ne povas preni. »
 
« Unu mano ne aplaŭdas. »
 
« Unu persono povas militon provoki, sed necesas esti du por repaciĝi. »
 
« Valoro de homo mezuriĝas per lia kapablo feliĉigi aliulojn. »
 
« Ventro kaj pugo interdependas. »
 
« Virino kiu rigardas sin gazelo, nepre trovos antaŭ si leonan viron. »
 
« Vivo estas spegulo, ridetu al ĝi kaj al vi ĝi ankaŭ ridetos. »
 
« Vivo ne estas aĉetebla varo. »
 
« Vojo irata duope ŝajnas malpli longa. »

Referencoj

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo, trad. Adjévi ADJE, 2015.

Vidu ankaŭ

redakti