Walter Elias DISNEY (naskiĝis la 5-an de decembro 1901 en Ĉikago, Ilinojo – mortis la 15-an de decembro 1966 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis mondkonata usona film-produktisto, reĝisoro, scenaristo, desegnofilmisto, voĉaktoro, desegnisto pri komiksoj, entreprenisto, spektaklisto kaj homamanto. Disney estas fama pro sia influo en distrado kaj amuzado en la 20-a jarcento. Kiel kunfondinto de Walt Disney Productions kun lia frato Roy O. Disney, Walt iĝis unu el la plej konataj film-produktistoj en la mondo. La korporacio, kiun li kunfondis, nun konata kiel The Walt Disney Company, hodiaŭ enspezas proksimume 35 miliardojn da usonaj dolaroj.