Vikicitaro:Citaĵo de la tago/10-a de novembro

Neil Gaiman (1960)
«
« 

Ni ĉiuj–plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj–havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj.

»
 »
Neil Gaiman (1960)
usona verkisto, aŭtoro de multaj fantaziaj noveloj, romanoj, bildrakontoj kaj filmscenaroj