Spiritismo

filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec
(Alidirektita el Spiritistoj)

Spiritismo estas filozofia doktrino sistemigita de Allan Kardec, franca edukisto, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn, kadre de kiuj okazis komuniko kun la t.n. spiritoj de mortintoj.

Spiritismo
Spiritismo
Spiritismo
Aliaj projektoj
Spiritismo en Vikipedio
Spiritismo en Komuneja kategorio
Spiritismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Ili bedaŭrinde ne sukcesas refuti la hipotezon, ke la fenomenoj kaj diroj de la elvokitaj de ili spiritoj estas nur produktoj de ilia propra psika agado. Ili citis la vortojn de spiritoj de la famegaj homoj, plej konataj pensantoj, sed ĉiuj akiritaj de ili diroj kaj sciigoj estis tiom stultaj, tiom malkonsolaj en sia malpleneco, ke el ĉio ĉi kun plena konvinkiteco oni povas konkludi nur ke la spiritoj scias adaptiĝi al la rondo de la homoj kiuj vokas ilin. »
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]
 
« Ne per leĝoj oni dekretas karitaton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.[1] »
— Allan Kardec, La Evangelio laŭ Spiritismo
 
« Teozofio kaj spiritismo estas troigoj same perfortaj kiel materiismo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Referencoj

  1. El la verko La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. 25, paragrafo 8