Rapido estas la ŝanĝo de loko en difinita tempo. Matematike ĝi estas la unua derivaĵo de la loko laŭ la tempo.

Rapido
Rapido
Rapido
Aliaj projektoj
Rapido en Vikipedio

CitaĵojRedakti

 
« Rapidu malrapide. » « Festina lente. »
— Aŭgusto Cezaro
 
« Kiu rapidas tra la vivo, tiu rapidas al sia tombo»
— George RR Martin
 
« Ne, sed rapidu; la plej bona piedo unue. » « Nay, but make haste; the better foot before. »
— William Shakespeare, King John (1598), Akto IV, sceno 2
 
« Rapideco estas malrapida. » « Festinatio tarda est. »
— Quintus Curtius
 
« Kiu vojaĝas sola, pli rapide vojaĝas. »
— Rudyard Kipling
 
« Nenio iras pli rapide ol la jaroj»
— Cesare Pavese
 
« Ne rapidu akiri novajn amikojn aŭ forlasi tiujn, kiujn vi havas. »
— Solono
 
« Mi ne havas tempon por rapidi.[1] »
— John Wesley
 
« Sen rapido sed sen paŭzo»
— Johann Wolfgang von Goethe
 
« Se mi vivus mian vivon denove, mi farus la samajn erarojn... nur pli rapide. »
— Tallulah Bankhead
 
« Mi neniam pensas pri la estonteco; ĝi venas tro rapide. »
— Albert Einstein
 
« Vidi promesplenan solvon al dilemo kaj simple lasi ĝin al pridubinda disvolviĝo laŭ sia propra rapideco sen provi helpi ĝian efektivigon ŝajnus malŝparemo. » « (angle) To see a promising solution to a dilemma and then just leave it to questionable development at its own pace without trying to aid its implementation would seem a dereliction. »
— Roger Wolcott Sperry
 
« La batoj de la plumo bezonas interkonsiliĝon tiom multe kiel la glavo bezonas rapidecon. » « (angle) The strokes of the pen need deliberation as much as the sword needs swiftness. »
— Julia Ward Howe

Referencoj

  1. Tre simila al Igor Stravinski: «Rapidu! Mi neniam rapidas, mi ne havas tempon.