Rilatoj de Irano kaj Israelo

Rilatoj de Irano kaj Israelo ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Israelo kaj Irano.

Rilatoj de Irano kaj Israelo
Rilatoj de Irano kaj Israelo
Rilatoj de Irano kaj Israelo
Aliaj projektoj
Rilatoj de Irano kaj Israelo en Vikipedio
Rilatoj de Irano kaj Israelo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« En iu ajn kazo estas klare, ke nuklea programo, komencita antaŭ multaj jaroj, ankoraŭ de la ŝaĥo, kaj en la plej frua etapo helpe de francoj kaj evidente eĉ de Israelo, povas iĝi la ĉefa pomo de malakordo en la usona-iranaj rilatoj»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Rigardante iom pli al estonteco, necesas agnoski ke Israelo kaj Irano iusence estas naturaj aliancanoj. En la regiono kie mia najbaro emas iĝi mia malamiko, najbaro de mia najbaro estas mia amiko. Tiel estis ĝis la renverso de la ŝaĥo. Kaj eĉ nun en Teherano haveblas signifa juda komunumo, kiu sentas sin sufiĉe libere. Gravajn postenojn okupas riĉaj iranaj judoj. En Irano, se ne konsideri regadon de Mahmud Ahmadineĵad, fakte mankas fanatika antisemitismo, kiu renkonteblas en certaj aliaj arabaj landoj»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ni havis seriozajn problemojn kun Israelo pro tio ke dum la irana-iraka milito ĝi liveradis al Irano militteknikaĵojn. Rezervajn partojn por aviadiloj sen nia permeso»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti