George Bernard Shaw

irlanda anglalingva verkisto kaj filozofo
(Alidirektita el George Bernard SHAW)
George Bernard Shaw
George Bernard Shaw 1925.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

George Bernard SHAW [ĝoĝ bened Ŝo], en esperanto Georgo Bernardo ŜAVO[1] (naskiĝis la 26-an de julio 1856 en Dublino, mortis la 2-an de novembro 1950 en Ayot Saint Lawrence) estis irlanda anglalingva verkisto kaj filozofo. En 1925 li ricevis la nobel-premion pri literaturo.

CitaĵojRedakti

 
« Mi estas ateisto, kaj mi dankas al Dio pro tio. » « I'm an atheist and I thank God for it. »
 
« Senc-hava homo adaptas sin al sia ĉirkaŭaĵo. Nesenc-hava homo provadas adapti sian ĉirkaŭaĵon laŭplaĉe. Tial ĉia progreso dependas de la nesenc-hava homo. » « A reasonable man adapts himself to suit his environment. An unreasonable man persists in attempting to adapt his environment to suit himself. Therefore, all progress depends on the unreasonable man. »
 
« Danĝeras esti sincera, krom se vi estas ankaŭ stulta. » « It is dangerous to be sincere unless you are also stupid. »
 
« La kapablo akurate observi estas ofte nomita cinikismo per tiuj kiuj ne posedas ĝin. » « The power of accurate observation is frequently called cynicism by those who don't have it. »
 
« Ĉiu stultulo povas malkovri ion. Ĉiu bebo devas malkovri pli dum ĝia unua vivojaro ol Roger Bacon iam malkovris en sia laboratorio. » « [...] any fool can make a discovery. Every baby has to discover more in the first years of its life than Roger Bacon ever discovered in his laboratory. »
 
« Se io estas ridinda, ekzamenu ĝin zorge por malkovri kaŝitan veron» « When a thing is funny, search it carefully for a hidden truth. »
 
« Se stulta homo faras ion hontindan, li ĉiam deklaras ke estas lia devo» « When a stupid man is doing something he is ashamed of, he always declares that it is his duty. »
 
« Ni ne rajtas komsumi feliĉon sen produkti ĝin, same kiel ni ne rajtas konsumi riĉaĵon sen produkti ĝin. » « We have no more right to consume happiness without producing it than to consume wealth without producing it. »
 
« Ekzistas nur unu religio, kvankam estas cent versioj de ĝi. » « There is only one religion, though there are a hundred versions of it. »
 
« La sekreto de sukceso estas ofendi la eble plej multon da homoj. » « The secret of success is to offend the greatest number of people. »
 
« La sekreto por fariĝi malfeliĉa estas havi sufiĉe da libertempo por zorgi ĉu oni estas feliĉa aŭ ne.La kuraco estas okupiĝo. » « The secret of being miserable is to have leisure to bother about whether you are happy or not. The cure for it is occupation. »
 
« Mia edukado estis nur interrompita dum la tempo kiam mi frekventis la lernejon. » « The only time my education was interrupted was when I was in school. »
 
« Ju pli mi vidas la monhavantajn klasojn, des pli mi komprenas la gilotinon. » « The more I see of the moneyed classes, the more I understand the guillotine. »
 
« La Ora Regulo estas ke ne estas oraj reguloj. » « The golden rule is that there are no golden rules. »
 
« La kutimoj de via tribo ne estas la leĝoj de la naturo» « The customs of your tribe are not laws of nature. »
 
« Patriotismo estas fundamente la konvinko ke certa lando estas la plej bona en la mondo pro tio ke vi naskiĝis en ĝi. » « Patriotism is, fundamentally, a conviction that a particular country is the best in the world because you were born in it. »
 
« Mia maniero ŝerci konsistas en diri la veron. Ĝi estas la plej amuza ŝerco en la mondo. » « My way of joking is to tell the truth. It's the funniest joke in the world. »
 
« Mia ĉeffako estas pravi kiam aliaj homoj malpravas. » « My speciality is being right when other people are wrong. »
 
« Ĉu vi scias kio estas pesimisto? Estas viro kiu pensas ke ĉiuj estas tiom malafablaj kiel li kaj tial malamas ilin. » « Do you know what a pessimist is? It is a man who thinks everybody is as nasty as himself, and hates them for it. »
 
« Li scias nenion; kaj li opinias, ke li scias ĉion. Tio klare indikas politikan karieron. » « He knows nothing; and he thinks he knows everything. That points clearly to a political career. »
Vikipedio havas artikolon pri: