Aliaj Esperantaj proverboj

Proverboj de Marjorie Boulton redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Marjorie Boulton.

Marjorie Boulton kun ŝia talento pri rimo kaj sonoj sed superĉio ŝia humanismo kreis multajn trafegajn proverbojn, jen selekto:

 
« Lernado era,era,era: kaj vi iam estos klera. »
 
« Malforta kandelo venas: mallumo jam ne tute plenas. »
 
« Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero. »
 
« Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte. »
 
« Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon. »
 
« Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hiopopotamo. »
 
« Prudento ektimas, se promesoj senlimas. »
 
« Ore belas la fazano; blue belas genciano. »
 
« Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono. »
 
« Esploru la kavernon, sed portu lanternon. »
 
« Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. »
 
« Multaj milonoj iĝas milionoj. »
 
« Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super Alpoj. »
 
« Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA. »

Proverboj de Morteza Mirbaghian redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Morteza Mirbaghian.
 
« Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi. »
 
« Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj»
 
« Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. »
 
« Sinjorina peto egalas al dekreto. »
 
« Lupo plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa. »
 
« Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. »
 
« Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj. »
 
« Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. »
 
« Amo similas al supo: ju pli varma, des pli ĉarma. »
 
« Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. »
 
« Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. »
 
« Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. »
 
« Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn. »
 
« Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo»
 
« Se ne estus pro profito, nenie okazus milito»
 
« Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. »
 
« Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero. »
 
« Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj»
 
« Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. »
 
« Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. »
 
« Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero. »
 
« En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj. »