Agrikulturisto

homo kiu provesie kultivas plantojn sur agro

Agrikulturisto estas praktikanta fakulo de agrikulturo, do de agrokulturo kune kun ĉiuj farmorilataj okupoj (bredado de birdoj, bovoj k.a.).

Agrikulturisto
Agrikulturisto
Agrikulturisto
Aliaj projektoj
Agrikulturisto en Vikipedio
Agrikulturisto en Komunejo
Agrikulturisto en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Wilhelm Reich redakti

 
« Farmista tipo de produktado kaŭzas starigon de striktaj familiaj rilatoj inter ĉiuj membroj de la familio ĉe kondiĉo de antaŭa subpremado kaj forpuŝado de la sekslogoj, minacantaj per seriozaj sekvoj. Tiam sur tiu ĉi duobla bazo aperas tipe kamparana mondrigardo. Ĝia esenco estis patriarka-seksa moralo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Do en medio de kamparanoj kaj etburĝoj, por kiuj kutima afero estas partopreno de la tuta familio en funkciado de eta bienoentrepreno, ekzistas bazo por akcepto de ambicia imperiisma ideologio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ekstrema influemo de eta farmisto de ideologio de politika reakcio klarigeblas per individuisma formo de lia mastrumado kaj ekstrema izoliteco de lia familia situacio. Tio kaŭzas splitiĝon inter socia situacio kaj ideologio. Malgraŭ striktaj formoj de patriarkeco kaj kongrua al ili moralo, ĉe eta farmisto disvolviĝas naturaj — eĉ kaze de distordo — formoj de sekseco. Same kiel ĉe industriaj laboristoj (malsame ol etburĝaj laboristoj), farmista junularo komencas seksan vivon en frua aĝo. Tamen pro severa patriarkeca edukado, sekseco de la junularo havas torditan kaj eĉ krudan karakteron. Sekseco de junulinoj estas karakterizata de frigideco. Sekse kaŭzitaj murdoj, kruda ĵaluzo kaj sklavigado de virinoj apartenas al tipaj manifestiĝoj de sekseco en kamparana medio. Nenie histerio ricevis tioman disvastiĝon kiel en kamparo. Patriarkeca geedzeco estas la fina celo de la kampara edukado ĉe strikta diktaĵo de la agrikultura ekonomio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ redakti