William Cuthbert FAULKNER (naskiĝis la 25-an de septembro 1897 en New Albany, Misisipio - mortis la 6-an de julio 1962 en Oxford, Misisipo) estis usona verkisto.
« Li bezonos esti nur iom pli granda ol inteligenta, kaj iom pli kuraĝa ol ambaŭ. »
« Mi kredas, ke homo ne nur rezistos sed ankaŭ venkos. Li estas senmorta ne nur ĉar inter ĉiuj kreitaĵoj li estas la sola, kiu havas neelĉerpeblan voĉon, sed ĉar li posedas animon, spiriton kapablan je kompato, ofero kaj integreco. »
«Ne ĝenu vin klopodante esti pli bona ol viaj samtempuloj aŭ antaŭuloj, provu esti pli bona ol vi mem.»
«Pejzaĝo estas konkerita per la plandoj de la ŝuoj, ne per la radoj de la aŭto. »