Vesto

artefarita kovraĵo portita sur la homa korpo
(Alidirektita el Vestoj)

Vesto estas ĉio, kion oni portas sur si, por kovri la korpon.

Vesto
Vesto
Vesto
Aliaj projektoj
Vesto en Vikipedio
Vesto en Komuneja kategorio
Vesto en Vikivortaro
Vesto en Vikinovaĵoj
Citaĵo
« Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭto aŭ vesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La sanktuloj serioze konsideris la korpon simbola vesto de la spirito, kaj la eklezion ili konsideris la dua korpo, vidante en ĉiu ĝia detalo grandan perfektecon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …kiam en la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento la kontorojn inundis la unua ondo de sekretariinoj-tajpistinoj, produktantoj de kraĉujoj ekvidis en tio signon de proksimiĝanta fino. Ili pravis. Sed eĉ pli gravas ke unuformaj vicoj de atentantaj modon sekretariinoj-tajpistinoj ebligis revolucion en la vesta industrio. Tion kion ili surportis, deziris surporti ĉiu kamparana junulino, ja la tajpistino estis populara enkorpigo de entreprenemo kaj lerteco. Ŝi estis diktatoro de stilo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉe vesto velura suferas stomako. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fremdan vundon kaŝas vesto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kia drapo, tia vesto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Luksa la vesto, sed malplena la poŝo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Unua atesto estas la vesto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Valoras ne la vesto, valoras la enesto»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vesto eluzita, sed pureco spirita. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Vesto homon prezentas. »
— Zamenhofa proverbaro