Sidado estas stato de iu, kiu daŭre, longe sidas, do estas en tia pozicio, ke la busto estas tenata pli-malpli rekta, dum la gluteoj restas sur ia apogo.
|
| « Ĉe sidado la homo uzas fremdajn krurojn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna seĝo devenas de la trono, la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ bestoj, devigitaj porti la reganton. Kvar piedoj de la seĝo anstataŭas la krurojn de la besto — ĉevalo, bovo, elefanto; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ kaŭri. Ĝi havas tute alian sencon: sidado sur la seĝo estis distingo. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur sklavojn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ili devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Avantaĝo de la sidado konsistas nome en ĝia daŭreco. Se de la staranto oni atendas ion ajn kaj estimon instigas nome lia preteco agi, vigleco kaj movebleco, do de la sidanto oni atendas ke li sidos plu. La farata de li premo fortigas lian reputacion kaj ju pli longe li plenumas tiun ĉi premon, des pli fortika ĝi estas. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Variaĵoj de la sidado en sia bazo ĉiam estas variaĵoj de la premo. La tegitaj sidiloj estas ne simple molaj, ili instigas al la sidanta malklaran senton de tio, ke lia pezo sin apogas sur la viva: cedemo kaj rezistemo de la tegaĵo memorigas la cedemon kaj rezistemon de la viva karno… Mirindas observi kiel ofte homoj kaj grupoj, kiuj mem ne distingiĝas je moleco, emas al la molaj sidiloj. Tio estas homoj, por kiuj la emo regi iĝis la dua naturo, kiun ili tiel en la simbola mildigita formo ofte kaj volonte montras. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|