Humileco

(Alidirektita el Humilo)

Humileco estas virto, kiu konsistas en la agnosko de la propraj limigoj kaj malfortoj, kiel malalta naskejo​ —de malalta klaso aŭ malriĉa deveno—, kaj kiel submeto, aplikata al la persono kiu havas la kapablon depreni gravon el la propraj atingoj kaj virtoj kaj rekoni siajn mankojn kaj erarojn.

Humileco
Humileco
Humileco
Aliaj projektoj
Humileco en Vikipedio
Humileco en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Fiero ne estas la malo de honto sed ĝia fonto. Vera humileco estas la sola kontraŭrimedo de honto. » « Pride is not the opposite of shame, but its source. True humility is the only antidote to shame. »
— Generalo Iroh, Avatar: The Last Airbender
 
« Mi pensas, ke mi efektive estas humila. Mi pensas, ke mi estas multe pli humila ol vi povas kompreni. » « I think I am actually humble. I think I'm much more humble than you would understand. »
— Donald Trump[1]
 
« Estas malmultaj klopodoj pli favoraj al humileco ol tiu de la tradukinto provanta komuniki nekomunikeblan belecon. Tamen, krom se ni provos, io unika kaj neniam superita ĉesos ekzisti krom en la bibliotekoj de kelkaj scivolemaj libroamantoj. » « (angle) There are few efforts more conducive to humility than that of the translator trying to communicate an incommunicable beauty. Yet, unless we do try, something unique and never surpassed will cease to exist except in the libraries of a few inquisitive book lovers. »
— Edith Hamilton
 
« Akiru la arton de senporofitemo, la virton de metodo kaj la kvaliton de detalemo, sed ĉefe la gracon de humileco. » « (angle) Acquire the art of detachment, the virtue of method, and the quality of thoroughness, but above all the grace of humility. »
— William Osler
 
« Ni proksimiĝas al la grandeco, kiam ni estas grandaj je humileco. »
— Rabindranath Tagore
 
« La plej potenca armilo por konkeri la diablon estas humileco. Ĉar li tute ne scias kiel uzi ĝin, li ankaŭ ne scias kiel defendi sin de ĝi. »
— Vincent de Paul
 
« La plej granda amiko de Vero estas la tempo, ĝia plej granda malamiko estas Antaŭjuĝo, kaj ĝia konstanta kunulo Humileco. » « (angle) The greatest friend of Truth is time, her greatest enemy is Prejudice, and her constant companion Humility. »
— Charles Caleb Colton
 
« La signo de la nematura viro estas, ke li volas morti noble pro kaŭzo, dum la signo de matura viro estas, ke li volas vivi humile por kaŭzo. »
— Wilhelm Stekel
 
« La plej humila civitano en la tuta lando, vestita per kiraso de justa afero, estas pli forta ol ĉiuj eraroj. » « (angle) The humblest citizen in all the land, when clad in the armor of a righteous cause, is stronger than all the hosts of error. »
— William Jennings Bryan
 
« Kio estas humileco sed tutvereco? Ne estas vera diferenco»
— Walter Hilton

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Venkiton oni ne batas. »
— L. L. ZamenhofProverbaro Esperanta[2]
 
« Pekinto pentas, kolero silentas. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Ne iras hakilo al kolo humila. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Peko malnova perdas pekecon. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Filo konfesis--patro forgesis. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Ne iras hakilo al kolo humila. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Arbo krakanta venton ne timas. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]
 
« Malhumileco estas kara plezuro. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta[2]

Referencoj

  1. 60 Minutes, CBS, 17-a de julio 2016
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Proverbaro Esperanta