Frida Kahlo

meksika pentristino

Frida KAHLO (naskiĝis la 6-an de julio 1907 - mortis la 13-an de julio 1954) estis meksika pentristino.

Frida Kahlo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke nur per komunismo ni povas fariĝi homoj»
— Frida Kahlo, letero el Usono, dum la 1930-aj jaroj
 
« Mi trinkis ĉar mi volis dronigi Ia malĝojojn, sed nun la diablaj problemoj lernis naĝi»
— Frida Kahlo, En letero al Ella Wolfe, 1938, laŭ Biography of Frida Kahlo de Hayden Herrera (1983)
 
« Mi pentras memportretojn ĉar mi ofte estas sola, ĉar mi estas la persono kiun mi konas plej bone. »
— Frida Kahlo, Antonio Rodríguez, "Una pintora extraordinaria", Así (17-an de marto 1945)
 
« Mi suferis du gravajn akcidentojn en mia vivo, unu en kiu tramo batis min sur teron... la alia akcidento estas Diego [Rivera la edzo]. »
— Frida Kahlo, Imagen de Frida Kahlo de Gisèle Freund (10-an de junio 1951)
 
« De kiam Trotskij venis al Meksiko mi komprenis lian eraron. mi neniam estis trotskisto. »
— Frida Kahlo, Diary illustration (4-an de novembron 1952)
 
« Mi ne estas malsana, mi estas rompita. Sed mi estas feliĉa esti viva tiel longe kiel mi povas pentri. »
— Frida Kahlo, Revuo Time, "Mexican Autobiography" (27-an de aprilo 1953)
 
« Ili pensis, ke mi estas superrealisto, sed mi ne estis. Mi neniam pentris revojn. Mi pentris mian propran realon. »
— Frida Kahlo

Pri la aŭtoro

redakti
 
« La arto de Frida Kahlo estas rubando ĉirkaŭ bombo. »
— André Breton, Surrealism and Painting (1972)
 
« Se mi estus pentristo, mi estus Frida Kahlo. »
— Madonna, en "Super Pop" - muzikvideo