Helpo:Kiel kontribui

Vikicitaro pligrandiĝas ĉiutage danke al personoj kiel vi. Ĉu vi ankoraŭ ne scias kiel vi povas kontribui ĉe Vikicitaro? Jene ni donas al vi kelkajn ideojn, ekzistas multaj farendaĵoj!

Vi povas krei mankantan artikolon, plibonigi ekzistantan artikolon aŭ traduki novan artikolon el alia Vikicitaroj. Ĉiutage estas farataj modifoj en Vikicitaro, oni devas revizii ilin ĉe Lastaj ŝanĝoj por eviti ke ili enhavu erarojn aŭ neĝustaĵojn . Ankaŭ vi povas helpi al Vikicitaro luktante kontraŭ la vandalado.

Aliflanke, vi povas helpi skribi dokumentadon pri la funkciado de Vikicitaro, ŝablonoj kaj aliaj aferoj, kiuj ne estas facilaj por la plejmulto da uzantoj. Krome, se vi havas blogon aŭ personan retejon vi povas helpi disvastigi Vikicitaron inter viaj legantoj. Ankaŭ vi povas paroli al viaj amikoj kaj konatoj pri Vikicitaro. Finfine, multaj personoj ne havas sufiĉe da tempo por kontribui al la projekto, do ili preferas donaci monon al Vikicitaro kaj/aŭ al Vikimedio Esperanto (ELiSo/VMEO).

Memoru, se vi havas dubojn aŭ bezonas helpon vi povas skribi en la diskutejo kaj baldaŭ pli sperta uzanto helpos vin. Se vi simple volas legi aŭ interesiĝas pri specifaj aŭtoroj aŭ temoj, kiuj ankoraŭ ne estas en vikicitaro vi povas peti ilin ĉe la dezirlisto, aldonu ilin sen timo!.

Kreu novan artikolon redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Helpo:Kiel krei paĝon.

Mem verku kaj alŝutu artikolon redakti

Vi havas du manierojn por krei novajn artikolojn. La unua maniero estas klaki sur ruĝa ligilo; kiam vi klakas sur ruĝa ligilo tuje vi estos kondukata al paĝo kie vi povas krei la artikolon pri kiu temas la ligilo (jen plena listo de ruĝaj ligiloj). La dua maniero estas skribi la nomon de la artikolo en la kadro, kiu troviĝas supre kaj dekstre (tiu kadro kie aperas la vorto "Serĉi tra vikicitaro"). Se la artikolo ne ekzistas, aperos ĝia nomo ruĝe; vi povas klaki sur ĝi kaj krei la artikolon samkiel laŭ la unua maniero.

Memoru ke vi devas aldoni referencojn en la artikoloj, respekti la vikistilon kaj konvencioj. Bonvole, antaŭ krei novan artikolon legu: Kio Vikicitaro ne estas.

Minimumaj kriterioj por nova paĝo estas
  • informkesto
  • unu citaĵo
  • unu interna ligilo
  • unu kategorio
Respektu kopirajton

Ĉiuj citaĵoj ĉe vikicitaro devas respekti la kopirajtojn, legu plu ĉe: Vikicitaro:Aŭtorrajto

Enigskatoj kun strukturo

Uzu la jenajn enigskatolojn por krei paĝojn kun plena strukturo, bezonatas nur forigi la sekciojn kiujn vi ne uzos.

Paĝokreilo kun skemo por verko


Paĝokreilo kun skemo por temo


Paĝokreilo kun skemo por aŭtoro


Traduku artikolojn redakti

Vi rajtas traduki artikolojn el aliaj vikicitaroj. Ni ege rekomendas al vi traduki Listo de havendaj artikoloj (interese ankaŭ estas Artikoloj kun la plej multaj interlingvaj ligiloj). Memoru ke ĉiuj artikoloj en Vikicitaro (kaj Esperante kaj Alilingve) troviĝas sub la permesiloj Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL, do vi devas klarigi en la artikoloj, kiuj estas la originalaj aŭtoroj. Pro tio ni havas la ŝablonon {{Tradukita}}. Bonvole, uzu ĝin en la tradukitaj artikoloj aŭ, prefere, sur ties diskutpaĝoj. Ankaŭ ekzistas la ŝablono {{Traduko de vikicitaristo}} aldonebla sub sekcioj.

Ekzistas projekto nomata Citaĵo de la tago, por ĉiutage aperigi citaĵo en la ĉefpaĝo (kaj sociaj retoj). Proponoj kaj voĉdonoj ĉiam estas bonvenaj.

Plibonigu ekzistantajn artikolojn redakti

Ĉiuj artikoloj estas plibonigeblaj, tamen ekzistas artikoloj, kiuj bezonas pli da serioza polurado ol aliaj. Vi povas aldoni enhavon, bildojn aŭ korekti gramatikajn kaj sintaksajn erarojn.

Ekzemple, ekzistas multaj ĝermaj artikoloj, kiuj bezonas grandan laboron por plibonigi kaj pligrandigi ilin, vi povas fari tion!

Neologismoj redakti

La uzado de neologismoj (novismoj) estas evitenda; se vi trovas neologismon en iu artikolo vi povas anstataŭigi ĝin per pli fundamenta vorto. Ni konsilas vin antaŭ ol uzi neologismojn rigardi plurajn vortarojn kaj uzi la plej taŭgan vorton, kiun vi trovos.

Aldonu bildojn redakti

Estas multe pli bone kiam la artikoloj enhavas bildojn, kiuj klarigas la artikolan temon. Ekzistas rilata projekto el kiu vi povas preni liberajn fotojn kaj uzi ilin en la artikoloj. Tiu ĉi projekto estas Vikimedia Komunejo, ĝi baziĝas sur la samaj permesiloj kiel Vikipedio. Se vi ne trovas tie la bildojn, kiujn vi bezonas, vi mem povas foti aŭ krei viajn proprajn bildojn kaj alŝuti ilin al Komunejo. VMEO ĉiujare organizas #WPWP (Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn) redakto maratono kies celo estas aldoni bildon al senbildaj artikoloj.

Aldono de sekcioj redakti

Vi povas kontribui pere de aldono kaj kompletigo de sekcioj kiel:

== Atribuitaj ==
== Disputataj ==
== Misatribuitaj ==
== Pri la aŭtoro ==
{{Referencoj}}
== Vidu anakaŭ ==
== Bibliografio ==
== Verkoj ==
== Aliaj projektoj ==
== Eksteraj ligiloj ==

kaj aliaj... vidu strukturojn ĉe Skemaj/strukturaj paĝoj por: aŭtoro, temo, verko.

Eksteraj ligiloj redakti

La sekcio Eksteraj ligiloj estas apenaŭ uzata kaj kompletiginda. Prenu ligilojn el vikipedio kaj enportu al Vikicitaro.

jam estis kreitaj la jenaj ŝablonoj: {{Projekto Gutenberg}}, {{Oficiala retejo}}

{{Vikipedio}}
{{Vikivortaro}}
{{Vikinovaĵoj}}
{{Vikifontaro}}
{{Vikilibroj}}
{{Vikivojaĝo}}

Vidu anakaŭ redakti

La sekcio Vidu anakaŭ ne estas uzata ĉie aŭ povus esti pli ampleksa, ne aldonu ruĝajn ligilojn.

Kategoriigo redakti

Grava tasko estas klasifi kaj kategoriigi artikolojn, krei kategoriojn kaj ties subkategoriojn.

Vidu plenan liston de kategorioj ĉe Kategorio:Ĉio.

Estas multaj kreindaj kategorioj jam ekzistantaj en vikipedio, kiuj estas bezonataj ĉe vikicitaro, ne dubu aldoni/enporti/krei ilin.

Enporti citaĵojn el Vikipedio redakti

Aldonu citaĵojn, kiuj jam estas en vikipedio (pere de la ŝablono w:Ŝablono:Citaĵo) kaj ankoraŭ ne estas en Vikicitaro.

Voĉdonu kaj proponu redakti

Via voĉo kaj opinio estas tre grava por la komunumo.

Ĉe vikicitaro funcias la Citaĵo de la tago (CDLT) kiu daŭre bezonas proponojn kaj reviziadon. Aldonu viajn preferatajn citaĵojn tie kaj ili aperos en la ĉefpaĝo.

Ankaŭ atentu pri la diskutejo, lingvaj komentoj ks. Kaj iama paĝo por elstaraj artikoloj. La komunumo bezonas vian opinion, komentojn, ideojn kaj proponojn. Lasu ilin ĉe nia diskutejo.

Kalendaro redakti

La kalendaro daŭre bezonas aktualigojn, ĉiu nova artikolo de aŭtoro devus esti ankaŭ aldonita tie. Jen daŭra tasko pri kiu vi povus zorgi.

ĝi ankaŭ videblas ie ajn pere de:

{{#section:Vikicitaro:Kalendaro/{{CURRENTMONTHNAME}}|{{CURRENTDAY}}}}

Diskonigu Vikicitaron redakti

Se vi havas personan retejon aŭ blogon, vi povas diskonigi Vikicitaron per ili! Vi povas ankaŭ paroli pri Vikicitaro al viaj geamikoj kaj konatoj aŭ al tiuj personoj, kiuj eble interesiĝos pri Vikicitaro. Ni ankaŭ estas en sociaj retoj.
https://telegram.me/WikiquoteEsperanto
https://www.facebook.com/WikiquoteEsperanto
https://twitter.com/WikiquoteEsperanto
https://instagram.com/WikiquoteEsperanto
Legu kaj kundividu niajn mesaĝojn, administru iun el niaj kontoj.

     

PS: Ni konsilas al vi ne krei spamon en retpaĝoj aŭ per retmesaĝoj, ĉar tio povus ĝeni al multaj personoj.

Donaci redakti

Subteni la funkciadon de la Vikicitaraj retserviloj kreas elspezojn. La Fondaĵo Vikimedio subtenas sin danke al mondonacoj. Se vi volas (kaj povas) apogi Vikicitaron, bona maniero fari tion estas donaci monon.

Aliaj manieroj redakti