Terry Pratchett

angla verkisto de fantasta literaturo

Terry PRATCHETT (tutnome Terence David John Pratchett; naskiĝis la 28-an de aprilo 1948 - mortis la 12-an de marto 2015) estis brita humuristo kaj verkisto de fantaziaj romanoj.

Terry Pratchett
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Ĉiaj fungoj estas manĝeblaj. Iaj fungoj ne estas pli ol unufoje manĝeblaj. » « All fungi are edible. Some fungi are not edible more than once. »
— The Discworld Almanak - The Year of The Prawn
 
« Estas konate, ke esenca ingredienco de sukceso estas ne scii, ke tio, kion vi provas, ne povas esti farita. » « (angle) It is well known that a vital ingredient of success is not knowing that what you're attempting can't be done. »
— Terry Pratchett
 
« La plumo estas pli potenca ol la glavo se la glavo estas tre mallonga, kaj la plumo estas tre akra. » « (angle) The pen is mightier than the sword if the sword is very short, and the pen is very sharp. »
— Terry Pratchett
 
« Mi preferas esti grimpanta simio ol falanta anĝelo» « (angle) I'd rather be a climbing ape than a falling angel. »
— Terry Pratchett
 
« Vi ne povas ĉirkaŭiri konstruante pli bonan mondon por homoj. Nur homoj povas konstrui pli bonan mondon por homoj. Alimaniere ĝi estas nur kaĝo. » « (angle) You can't go around building a better world for people. Only people can build a better world for people. Otherwise it's just a cage. »
— Terry Pratchett

Atribuitaj

redakti
 
« En la antikva epoko, oni adoris katojn kiel diojn; ili ne forgesis tion. » « In ancient times, cats were worshipped as gods; they have not forgotten this. »