Star Wars Episode IV: A New Hope

Usona anglalingva sciencfikcia filmo de 1977
Star Wars Episode IV: A New Hope
Aŭtoro: George Lucas
Aliaj projektoj
Star Wars Episode IV: A New Hope en Vikipedio
Star Wars Episode IV: A New Hope en Komuneja kategorio

Star Wars Episode IV: A New Hope, originale simple Star Wars, estas 1977-a usona epopea sciencfikcia fantazia filmo.

Citaĵoj redakti

 
« Nu, la Forto estas tio, kio donas al ĵedajo ties povon. Ĝi estas energia kampo kreata de ĉiuj vivaĵoj. Ĝi envolvas nin kaj penetras nin; ĝi kunligas la galaksion» « Well, the Force is what gives a Jedi his power. It is an energy field created by all living things. It surrounds us and penetrates us; it binds the galaxy together. »
— Obi-Wan Kenobi
 
« Mi sentis grandan perturbon en la Forto... kvazaŭ milionoj da voĉoj subite elkriis pro teruro, kaj estis subite silentigitaj. Mi timas, ke io terura okazis. » « I felt a great disturbance in the Force... as if millions of voices suddenly cried out in terror, and were suddenly silenced. I fear something terrible has happened. »
— Obi-Wan Kenobi

redakti

Luke Skywalker: Mi vidis parton de mesaĝo...
Obi-Wan Kenobi: Ŝajnas, ke mi trovis ĝin.
Princino Leia Organa (en holograma mesaĝo): Generalo Kenobi, antaŭ jaroj vi servis mian patron en la Klon-Militoj. Nun li petas vian helpon en sia lukto kontraŭ la Imperio. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prezenti la peton de mia patro persone. Sed mia ŝipo estis atakita kaj bedaŭrinde mia misio porti vin al Alderaan fiaskis. Mi metis informon nepran al la pluvivado de le ribelo en la memorsistemojn de ĉi tiu R2-unuo. Mia patro scios kiel ekstrakti ĝin. Vi devas certigi, ke ĉi tiu drojdo sekure liveriĝos al li sur Alderaan. Estas nia plej despera horo. Helpu min, Obi-Wan Kenobi. Vi estas mia sola espero. (finas la mesaĝon)
Obi-Wan (al Luko): Vi devos lerni la vojon de la Forto se vi venos kun mi al Alderaan.
Luke: Alderaan? Mi ne iros al Alderaan. Mi devas hejmeniri. Estas malfrue. Mi jam certe puniĝos.
Obi-Wan: Mi bezonas vian helpon, Luke. Ŝi bezonas vian helpon. Mi tro maljuniĝas por ĉi tia afero.
Luke: Mi ne povas enmiksiĝi. Mi havas farendan laboron. Ne estas, ke mi ŝatas la Imperion. Mi malamas ĝin. Sed nenion mi povas fari pri tio nun. Ĝi estas ja tre dista de ĉi tie.
Obi-Wan: Jen via onklo parolas.
Luke: Ho, ve. Mia onklo. Kiel mi povus klarigi ĉi tion?
Obi-Wan: Lernu pri la Forto, Luke.
Luke: Mi povas preni vin ĝis Anchorhead. Vi povos trovi transporton tie al Mos Eisley aŭ kien ajn vi iras.
Obi-Wan (rezigninta): Vi devas fari kion vi sentas prava, kompreneble.

Vader: Longe mi atendis vin, Obi-Wan. Ni denove renkontiĝas finfine. La cirklo estas nun kompleta. Kiam mi lasis vin mi estis nur lernanto; nun mi estas la Mastro.
Obi-Wan: Mastro nur de malbono, Darth.