« La Staĥanov-movado malbone influis formiĝon de la personeco. Distingi sin je produktada konkurso povis nur krudaj, ambiciaj personecoj. Plejparto de laboristoj grave postrestis en la konkurso aŭ rifuzis ĝin partopreni. Formiĝas distanco inter plimulto de ordinaraj laboristoj kaj malplimulto de laborfervoruloj, kiuj rapide transformiĝas je la nova reganta klaso. »