Robert Louis Stevenson

skota romanisto, novelisto, poeto, kaj eseisto

Robert Louis (Balfour) Stevenson (naskiĝis la 13-an de novembro 1850 en Edinburgh – mortis la 3-an de decembro 1894 sur la insulo Samoo) estis skota poeto kaj verkisto.

Robert Louis Stevenson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj

redakti

Aforismoj

redakti
trad. E. von Lilienhoff-Adelstein
 
Vivo ne estas afero pri posedo de bonaj ludkartoj, sed pri bona ludado de mizera luda vico.
 
« Esti tiaj, kiaj ni estas, kaj fariĝi tiaj, kiaj ni povas fariĝi, jen la sola celo de la vivo » « To be what we are, and to become what we are capable of becoming, is the only end of life. »
 
« Ne juĝu ĉiun tagon laŭ la rikolto, kiun vi akiris, sed laŭ la semoj, kiujn vi plantis. » « Don’t judge each day by the harvest you reap but by the seeds that you plant. »
 
« Vivo ne estas afero pri posedo de bonaj ludkartoj, sed pri bona ludado de mizera luda vico. » « Life is not a matter of holding good cards, but of playing a poor hand well. »

Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde

redakti
trad. Morrison & Mann
 
Ci tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono...
 
« "Mi inklinas al la herezo de Kain", li kutimis kurioze diri, "mi lasas mian fraton iri al la diablo laŭ sia propra maniero." » « I incline to Cain's heresy," he used to say quaintly: "I let my brother go to the devil in his own way." »
— La Rakonto pri la Pordo
 
« Jen la signo de modesta homo: akcepti sian amikan rondon pretfaritan el la manoj de la okazo; kaj tio estis la maniero de tiu leĝisto. » « It is the mark of a modest man to accept his friendly circle ready-made from the hands of opportunity; and that was the lawyer's way. »
— La Rakonto pri la Pordo
 
« "Ne, sinjoro, mi estas diskretema", estis la respondo. "Mi havas tre decidan opinion pri la farado de demandoj; ĝi tro inklinas al la stilo de la Lasta Juĝo. Vi ekirigas demandon, kaj tio estas kvazaŭ ekirigi ŝtonon. Vi sidadas kviete sur la supro de monteto; kaj malsupreniras la ŝtono, ekirigante aliajn ŝtonojn, kaj baldaŭ iu afabla maljunulo (la lasta pri kiu vi po- vus pensi en tiu rilato) estas frapita je la kapo en sia propra posta ĝardeno, kaj la familio devas ŝanĝi sian nomon." » « No, sir: I had a delicacy," was the reply. "I feel very strongly about putting questions; it partakes too much of the style of the day of judgment. You start a question, and it's like starting a stone. You sit quietly on the top of a hill; and away the stone goes, starting others; and presently some bland old bird (the last you would have thought of) is knocked on the head in his own back garden and the family have to change their name." »
— La Rakonto pri la Pordo
 
« Tamen, forŝovi la scivolecon ne estas ĝin venki, kaj oni povas dubi. » « It is one thing to mortify curiosity, another to conquer it. »
— La Remarkinda Okazo pri Doktoro Lanyon
 
« La homo efektive ne estas unu, sed du. » « Man is not truly one, but truly two. »
— La Plena Deklaro pri La Afero; Skribita de Doktoro Jekyll
 
« Mi komencis elsenti, pli profunde ol ĝis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj hemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, tutsame kiel vento povus skui la kurtenojn de pavilono. » « I began to perceive more deeply than it has ever yet been stated, the trembling immateriality, the mistlike transience, of this seemingly so solid body in which we walk attired. Certain agents I found to have the power to shake and pluck back that fleshly vestment, even as a wind might toss the curtains of a pavilion. »
— La Plena Deklaro pri La Afero; Skribita de Doktoro Jekyll
 
« Ci tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edvvard Hyde, sola, en la vicoj de 1' homaro, estis pura malbono. » « This, as I take it, was because all human beings, as we meet them, are commingled out of good and evil: and Edward Hyde, alone in the ranks of mankind, was pure evil. »
— La Plena Deklaro pri La Afero; Skribita de Doktoro Jekyll