Magnus Carlsen

norvega ŝakludanto

Sven Magnus Øen CARLSEN (naskiĝis la 30-an de novembro 1990 en Tønsberg) estas norvega ŝakisto.

Magnus Carlsen
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Mi ne estas ia freak [strangulo]. Mi eble tre lertas pri ŝako, sed mi estas nur normala homo»
 
« Mi pli ĉagreniĝas pro perdo ĉe aliaj fakoj ol ŝako. Mi ĉiam ĉagreniĝas kiam mi perdas ĉe Monopolo»
 
« Mi kompatas ludantojn, kiuj ĉiam maldormas nokte, pripensante siajn ludojn»
 
« Kio mi plej admiris pri li [Bobby Fischer], estis lia kapablo igi tion, kio fakte estis tiel malfacila, aspekti facila por ni. Mi provas kopii lin. »
 
« Li ludis la Berlinon, mi ludis la plej solidan linion, yada yada yada, ni iru al la dopa kontrolo. »
— Magnus Carlsen pri la gazetara konferenco post remizo de Vishy Anand en la 8-a matĉo de la Mondĉampionecoj, uzante nur 15 minutojn de sia pensa tempo.

Pri li redakti

 
« Vi povus diri, ke kaj Fischer kaj Carlsen havis aŭ havas la kapablon lasi ŝakon aspekti simpla»
— Viswanathan Anand
 
« Dum ses monatoj da laboro kun Magnus mi vidis ĉe li multajn el la kvalitoj de la grandaj ĉampionoj»
— Garry Kasparov