Viswanathan Anand

Barata ŝakisto

Viswanathan ANAND (ankaŭ nomita „Vishy“; naskiĝis la 11-an de decembro 1969 en Ĉenajo, Tamilnado, Barato) estas barata ŝakisto.

Viswanathan Anand
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Mi estas la mondĉampiono kaj mi ne devas diskuti ion ajn kun iu ajn. »
 
« Esti la nediskutebla mondĉampiono estas trankviligo. Ni starigis unuecan ŝaktitolon, mi estas la absoluta mondĉampiono. »
 
« Kiam mi unue vizitis Moskvon fine de la 1980-aj jaroj, mi estis tiel timigita. Mi pensis, ke ĉiu taksiŝoforo povus matigi min. »
 
« Ekde la 1990-aj jaroj teknologio forprenis iom da brilo de la rusaj trejnistoj kaj iliaj metodoj. »
 
« Mia revo estas ŝako ludata en ĉiu lernejo de Barato. La sovetianoj inkluzivis ŝaktabulon kune kun la havaĵoj de la novedzino por certigi, ke la infanoj naskita de tiu geedzeco konu la regulojn de ŝako. »
 
« Magnus havas multajn bonajn kvalitojn... li estas tre diverstalenta kaj li povas ludi multajn poziciojn je tre alta nivelo. Li ankaŭ estas tre fleksebla. »