Kolombio

lando ĉe Sudameriko

Kolombio (oficiala nomo, República de Colombia - Respubliko de Kolombio), estas respubliko situanta en la nordokcidenta parto de Sudameriko. Kolombio estas la ununura lando de Sudameriko, kiu havas marbordojn kun la Pacifika kaj Atlantika Oceanoj.

Kolombio
Kolombio
Kolombio
Aliaj projektoj
Kolombio en Vikipedio
Kolombio en Komunejo
Kolombio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Kolombianoj, armiloj donis al vi sendependecon, la leĝoj donos al vi liberecon» « Colombianos, las armas os han dado la independencia, las leyes os darán la libertad. »
— Francisco de Paula Santander
 
« Kolombianoj! Miaj lastaj voĉdonoj estas por la feliĉo de la lando. Se mia morto kontribuos al la fino de la partioj kaj al la firmiĝo de la Unio, mi iros trankvile al la tombo» « ¡Colombianos! Mis últimos votos son por la felicidad de la patria. Si mi muerte contribuye para que cesen los partidos y se consolide la Unión, yo bajaré tranquilo al sepulcro. »
— Simón Bolívar
 
« En Kolombio vi povas diri ĉion krom la vero» « En Colombia se puede decir todo menos la verdad. »
— Germán Arciniegas
 
« La enlanda milito estas la nacia sporto» « La guerra civil es el deporte nacional. »
— Alberto Lleras Camargo

Nacia moto redakti

 
« Libereco kaj Ordo » « Libertad y orden[1] »

Referencoj

  1. Oficiala retejo de la Prezidanteco de la Respubliko