James Henry Breasted

James Henry Breasted (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1865 — mortis la 2-an de decembro 1935) estis usona arkeologo, egiptologo kaj historiisto.

James Henry Breasted
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Rimarkindas ke lia (de tiu ĉi gvidanto) nomo Moseo estis egipta. Tio estas simple egipta vorto mose, signifanta infano, kaj ĝi estas mallonga formo de pli plenaj formoj de la nomo kel ekzemple Amono-mose, tio estas Amono-infano, aŭ Ptaho-mose, Ptaho-infano; tiuj ĉi nomoj siavice estas mallongigoj de pli longaj frazoj: Amono (donacis) infanon, aŭ Ptaho (donacis) infanon. La nomo infano iĝis baldaŭ pli konvena anstataŭaĵo de plurvortaj plenaj nomoj kaj la formo de la nomo Moseo nemalofte renkontiĝas sur la egiptaj monumentoj. La patro de Moseo probable donis al li la nomon, kies parto estis Ptaho aŭ Amono, kaj en ĉiutaga vivo la nomo de la dio laŭgrade forfaladis ĝis la knabon oni komencis nomi simple Moseo. (Grekaj tradukistoj de la Malnova Testamento aldonis al tiu ĉi nomo finaĵan s, kiu mankas en la malnovhebrea, kie la egipta nomo estas prononcata kiel Moŝe). »
— James Henry Breasted, Ĉe la fontoj de konscio [1933]

Vidu ankaŭ redakti