Anna Eleanor ROOSEVELT (naskiĝis la 11-an de oktobro 1884 – mortis la 7-an de novembro 1962) estis unua damo de Usono ekde 1933 al 1945. Ŝi subtenis la projekton New Deal de sia edzo, prezidanto Franklin D. Roosevelt, kaj rolis kiel porparolanto por civilrajtoj. Post la morto de sia edzo en 1945 ŝi daŭris kiel internacie eminenta verkisto kaj oratoro por la Koalicio New Deal.