Ekvilibro
Aliaj projektoj
Ekvilibro en Vikipedio
Ekvilibro en Komuneja kategorio

Ekvilibro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas:

  1. egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
  2. stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
  3. (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Meti ĉion en ekvilibron estas bone, meti ĉion en harmonion estas pli bone. »
— Victor Hugo
 
« Mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano.[1] »
— Julio Baghy
 
« Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon.[2] »
— G. Pons
 
« La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio.[3] »
— Lode Van de Velde
 
« Nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon.[4] »
— Roland Rotsaert
 
« La atakoj en Usono de la 11-a de septembro 2001 malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.[5] »
— Roland Rotsaert

Referencoj

  1. Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
  2. G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997-a, numero 3-a, p. 13-a
  3. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001-a, numero 1-a, p. 18-a
  4. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000-a, numero 11-a, p. 8a
  5. Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002-a, numero 1-a, p. 12-a