Arthur Rimbaud

franca poeto

Jean Nicolas Arthur RIMBAUD, en esperanto Arturo Rimbaldo (naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Charleville – mortis la 10-an de novembro 1891 en Marseille) estis franca poeto.

Arthur Rimbaud
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi diras, ke oni devas esti vidanto, fari sin vidanto. La poeto faras sin vidanto de grandega, longa, intenca malordigo de ĉiuj sensoj»
— Arthur Rimbaud

La pedikserĉantinoj

redakti
elfrancigis Roger BERNARD el "Les chercheuses de poux"
Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 4/5 p. 163

Kiam la knaba frunto, plena de jukoj ruĝaj,
Alvokas l' aron blankan de l' sonĝoj labtrintaj,
Venas al lia lit' du fratinoj maturaĝaj
Kun siaj fingroj fajnaj kaj ungoj hele tintaj.

Jen ili nun la knabon sidigas ĉe fenestro
Gapanta floramasojn, de aerblu' banatajn,
Kaj tra la densa lia harar', ĉe rospenetro,
Movadas siajn fingrojn, sorĉajn sed senkompatajn.

Atentas li al kant' de iliaj feblaj spiroj,
Kiuj odoras kvazaŭ mieloj plantkonfitaj,
Kaj kiujn foje rompas sibleto: kisaspiroj
Aŭ jen salivfluetoj al lipo retiritaj.

Li aŭdas palpebrumon ilian tra l' silentoj
Odoraj; kaj iliaj fingretoj, mildaj tikloj,
Flagrigas inter liaj molvolaj alkonsentoj
Sub siaj ungoj reĝaj la morton de l' pedikoj.

La vino de l' Pigreco en li nun ekfermentas
-- Elspiro harmonika ĝis ebla halucino;
Laŭ l' ritmo de l' karesoj, en si la knabo sentas,
Ke jen sen ĉes' naskiĝas, jen mortas, plorinklino.

Mia bohema vivo

redakti
tradukis Kálmán Kalocsay el "Ma vie de Bohème"

Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis,
jam ankaŭ mia palto fariĝis ideala,
mi iris subĉiele, ho Muz', al vi vasala,
oj-la-la, kiajn amojn brilegajn mi prirevis.

Oscedis granda truo sur sola pantalono,
mi, Dikfingrul' revema, ŝutis tra l'vojo landa
rimojn. Gastejo mia estis ĉe l' Urso Granda,
flustretis miaj steloj kun dolĉa susursono.

Kaj ilin mi vojrande aŭskultis en vesperoj
afablaj de septembro. Sur frunto la roserojn,
kiel freŝigan vinon, mi ĝuis gajhumore.

Kaj dum mi rimis meze de ombroj jam fantastaj,
mi, kiel liutkordojn tintigis la elastajn
laĉetojn de la ŝuoj vunditaj - pied-al-kore.

Vidu ankaŭ

redakti