Tertuliano

tamaziĥta kristana teologo de la 2a kaj 3a jarcentoj
(Alidirektita el Tertullian)

Quintus Septimius Florens Tertullianus, en Esperanto konata kiel Tertuliano (ĉ 160 - ĉ 230) estas Latinlingva aŭtoro de la frua kristanismo. Eklezi-historie li pleje gravas kiel defendanto de la kristanismo kontraŭ la pagana mondo en kiu li vivis, kaj pro tio, ke li estis la unua uzi plurajn gravajn teologiajn terminojn. Ekzemple la vorto "Trinitas" (fakte trieco, de kie oni ekuzis: Triunuo) por la teologia tipe kristana aserto, ke Dio estas la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

Tertuliano
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Certe ne estas parto de religio devigi religion. »
— Tertuliano
 
« Vero persvadas per instruado, sed ne instruas per persvado»
— Tertuliano

Atribuitaj redakti

 
« Mi kredas ĉar tio estas absurdaĵo. » « (Latine) Credo quia absurdum »
— atribuita al Tertuliano