Tereza el Avilo

(Alidirektita el Teresa de Avila)

Sanktulino Teresa el Avilo (Teresa de Jesús; naskiĝis la 28-an de marto 1515 - mortis la 4-an de oktobro 1582), naskita Teresa de Cepeda y Ahumada, estis hispana mistika filozofo kaj katolika sanktulino.

Tereza el Avilo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Estas nur amo, kio donas valoron al ĉiuj aferoj. »
— Teresa de Avila
 
« Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio... »
— Teresa de Avila