Sylla Chaves

brazila esperantisto

Sylla CHAVES (naskiĝis la 1-an de januaro 1929; mortis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.

Sylla Chaves
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Al progresantoj mi volas montri, ke por verki trafajn mesaĝojn nepras al beleco kunigi simplecon. En la lingvo de Zamenhof eblas simple pritrakti kompleksajn kaj seriozajn temojn. Kaj Esperanto devas resti tia por fariĝis la lingvo de la Tria Jarmilo.[1] »
— Sylla Chaves
 
« La dulingva vortaro estas la plej granda malamiko de la tradukisto.[1] »
— Sylla Chaves
 
« En miaj lingvo-instruaj verkoj mi ĉiam klopodis esti kiel eble plej neŭtrala. (...) Mi tamen ne volas imiti la senkoloran neŭtralecon de tiuj, kiuj senproteste akceptas la maljuston kaj kruelon de la mondo. Mi fariĝis esperantisto pro tio, ke Esperanto por mi estas pli ol lingvo. Ĝi estas ilo por estigo de pli bona mondo. Kaj la neŭtraleco, kiun mi akceptas, estas tiu de Zamenhof, kiu rifuzas la limigojn de la religioj kaj preĝas al la “potenca senkorpa Mistero” kaj Fortego de la mondon reganta.[1] »
— Sylla Chaves
 
« La nomojn kaj la vizaĵojn de multaj el miaj helpintoj kaj helpitoj mi ne plu memoras. Nur la travivaĵojn, kie ili aperis. Kaj mi estas certa, ke gvida mano alproksimigas homojn laŭbezone. Kaj ankaŭ, ke la homa vivo havas kialon kaj celon. Kaj ankaŭ travivaĵojn, en kiuj oni pli multe lernas ol en universitato.[1] »
— Sylla Chaves

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio redakti

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Revuo Brazilei n-ro 11 2009 p.4