Osmo Buller

finna magistro pri ekonomiko kaj filozofio (1950 - )

Osmo Tapani BULLER (naskiĝis la 12-an de novembro 1950 en Taivalkoski) estas finna esperantisto, komitatano C de UEA, antaŭe multjara Ĝenerala Direktoro de UEA. Ekde 2017 li estas prezidanto de la deputitaro en Taivalkoski.

Osmo Buller
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Malgranda popolo ne povas progresi uzante forton kontraŭ aliaj por ekspluati ilin je sia propra profito. Ĝia forto estas en la vorto, tio estas, en strebado por edukado kaj klero. Tio validas ankaŭ por la Esperanta popolo, kiu nek povas nek volas posedi ajnajn perfortilojn. Por fariĝi pli forta kaj pli granda, nia popolo konstante eduku kaj klerigu sin. Ni lernu Esperanton ne nur, por ke la nombro de ĝia parolantaro kresku. Por ni Esperanto estu ilo, kiu helpu al ĉiu el ni kreski mem. »
— Osmo Buller, Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 353