Maimonido, aŭ Moseo Maimonido (Moses ben Maimon), estis hebrea rabeno, teologo kaj filozofo naskita en Hispanio, pliprecize en Kordovo en 1138, kaj mortis la 12-an de decembro 1204 en Kairo. Lia famo, krom al filozofio kaj teologio, ligiĝis ankaŭ al medicino kiun li profesie praktikis trapasante el la sperto al teoriaj principioj.