Jimmy Wales

fondinto de Vikipedio
(Alidirektita el Jimbo)

Jimmy WALES, ankaŭ konata kiel Jimbo, (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1966 en Huntsville, Alabamo, Usono) estas interreta entreprenisto kaj la fondinto de Vikipedio.

Jimmy Wales
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Imagu mondon, en kiu ĉiu unuopa homo sur la planedo ricevas senpagan aliron al la sumo de ĉiuj homaj scioj. Tion ni faras. » « (angle) Imagine a world in which every single person on the planet is given free access to the sum of all human knowledge. That's what we're doing. »
— Jimmy Wales
 
« Rezultas ke multaj homoj ne komprenas ĝin. Vikipedio estas kiel rokenrolo; ĝi estas kultura ŝanĝo. » « (angle) It turns out a lot of people don’t get it. Wikipedia is like rock’n’roll; it’s a cultural shift. »
— Jimmy Wales
 
« Simple havi regulojn ne ŝanĝas la aferojn, kiujn homoj volas fari. Vi devas ŝanĝi stimulojn» « (angle) Simply having rules does not change the things that people want to do. You have to change incentives. »
— Jimmy Wales
 
« Vikipedio estas antaŭ ĉio klopodo krei kaj distribui plej altkvalitan liberan enciklopedion al ĉiu unuopa homo sur la planedo en sia propra lingvo. Demandi ĉu la komunumo venas antaŭ aŭ post tiu ĉi celo vere estas fari la malĝustan demandon: la tuta celo de la komunumo estas ĝuste tiu ĉi celo. » « (angle) Wikipedia is first and foremost an effort to create and distribute a free encyclopedia of the highest possible quality to every single person on the planet in their own language. Asking whether the community comes before or after this goal is really asking the wrong question: the entire purpose of the community is precisely this goal. »
— Jimmy Wales