Edward Estlin "E. E." CUMMINGS (naskiĝis la 14-an de oktobro 1894 – mortis la 3-an de septembro 1962), ofte stiligita kiel E. E. Cummings, kiel li fojfoje subskribis sian nomon, estis usona verkisto kaj pentristo. Li verkis ĉirkaŭ 2900 poemojn, du aŭtobiografiajn romanojn, kvar teatraĵojn kaj plurajn eseojn.