William Butler YEATS (naskiĝis la 13-an de junio 1865 en Sandymount, Graflando Dublino, Irlando - mortis la 28-an de januaro 1939 en Menton, Francio) estis irlanda poeto kaj dramaturgo kiu vivis ponte sur la 19-a kaj la 20-a jarcento. En 1923 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Tamen multajn liajn plej elstarajn poemojn li verkis post la reicevo de la Premio.