Trumpeto

muzika instrumento

Trumpeto estas la latuna blovinstrumento per kiu oni povas ludi la plej altajn notojn el ĉiuj aliaj latunaj. Persono kiu ludas trumpeton estas trumpetanto aŭ trumpetisto. Trumpeto estas farata el latuna pipoj en longa spiralo lastatempe plej ofte kun rektangula formo.

Trumpeto
Trumpeto
Trumpeto
Aliaj projektoj
Trumpeto en Vikipedio
Trumpeto en Komunejo
Trumpeto en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ankaŭ Palas Atenea voĉegis kaj okazigis enorman tumulton inter la teŭkroj. Kiel oni aŭdas la sonegan voĉon de la trumpeto kiam venas sieĝi la urbon malamikoj kiuj forigas la vivon; tiom sonega estis tiam la voĉo de la Eacido. »
— Homero

Biblio redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Biblio.
 
« Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj. »
— Josuo 6,4
 
« Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon »
— 2-a libro de Samuel 18,16
 
« Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo»
— Psalmo 81,3
 
« Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. »
— Libro de Jeĥezkel 7,14
 
« Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis. »
— Libro del Apokalipso de Sankta Johano 8, 6-13