Erich Fromm: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 91:
 
{{Citaĵo
|teksto = ''…la unua aspekto de la kreskanta [[individueco]] estas evoluo de la [[personeco]]''. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu [[socio]] ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 126:
 
{{Citaĵo
|teksto = Rompo de [[malpermeso]], la [[origina peko]], en pozitiva [[Homo|homa]] [[senco]] estas la unua ago de elekto, ago de [[libereco]], do la unua ''homa ago'' ĝenerale. Laŭ [[mito]] formale la [[peko]] konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la [[arbo]] de la [[sciado]]. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa [[pensado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 168:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[mezepoko]]] Kvankam tiutempe ne ekzistis [[individuismo]] en la nuna [[senco]] de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu [[libereco]] de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de ''konkreta individuismo en reala [[vivo]]''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 350:
 
{{Citaĵo
|teksto = ''La “[[kredo]]” de [[Lutero]] konsistis en konvinko, ke [[amo]] estas donata koste de rezigno je propra [[volo]]''; tiu [[decido]] havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de [[individuo]] al la [[ŝtato]] aŭ [[gvidanto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 371:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kalvinismo]]] Per neniuj penoj la [[homo]] povas ''ŝanĝi sian'' [[sorto]]n, sed la [[fakto]] mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. [[Virto]]j, kiujn devas havi la homo, estas [[modesteco]] kaj [[modereco]] (sobrietas), [[justeco]] (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi [[Antaŭdestinismo|destinitan]] por li parton, kaj [[pieco]] (pietas), kuniganta la homon kun [[dio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 462:
 
{{Citaĵo
|teksto = …ni estas ravitaj je kresko de [[libereco]] de la fortoj ''eksteraj'' rilate al ni kaj, kvazaŭ [[blindulo]]j, ne vidas tiujn ''internajn'' obstakojn, devigojn kaj [[timo]]jn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj [[malamiko]]j. Rezulte de tio ni emas opinii, ke [[problemo]] de libereco konsistas sole en garantii ''ankoraŭ pli'' da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la [[Nova historio]]; ni opinias ke [[defendo]] de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 540:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la nuntempa [[homo]]] ''Al li'' mankas iu ajn [[certeco]] pri propra [[valoro]], sendependa de lia [[populareco]] kaj merkata [[sukceso]]. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de [[memestimo]] de [[sukceso]] de proponata “[[persono]]” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 568:
 
{{Citaĵo
|teksto = Granda nombro de [[problemo]]j, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la [[homo]]j ĉiam konscias motivojn de siaj [[ago]]j, [[penso]]j kaj [[sento]]j; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ''ŝajnas''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 624:
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj diversaj formoj de [[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj estas direktitaj al unu afero: ''seniĝi je propra [[personeco]], perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de [[libereco]]''.</br>
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj [[Neŭrozo|neŭrozaj]] simptomoj; [[individuo]] seniĝas nur je konsciata [[sufero]], sed la interna [[konflikto]] restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
Linio 632:
 
{{Citaĵo
|teksto = Mi proponus nomi la komunan celon de [[sadismo]] kaj [[masoĥismo]] ''simbiozo''. Simbiozo en [[Psikologio|psikologia]] [[senco]] de la [[vorto]] estas unio de iu [[persono]] kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “[[mio]]” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian [[objekto]]n kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzstas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj [[certeco]]n, kiuj antaŭe mankis al mi mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 660:
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed en la [[Psikologio|plsikologia]] [[senco]] ''sopiro de [[potenco]] radikas ne en forto, sed en malforteco''. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la [[persono]] elteni sole kaj vivi per sia propra [[forto]]. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas [[dominado]] super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 695:
 
{{Citaĵo
|teksto = Anstataŭ videbla [[potenco]] regas la ''potenco “anonima”''. Ĝi havas multajn [[masko]]jn: [[racio]], [[scienco]], [[mensa sano]], normaleco, [[publika opinio]]; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan [[admono]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 793:
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[vivo]] havas propran dinamikon: [[homo]] devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, [[energio]], direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al [[detruado]]. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. ''Detruemo estas rezulto de netravivita vivo''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 912:
 
{{Citaĵo
|teksto = En “[[Mein Kampf]]” [[Hitlero]] plurfoje montris sian ''[[Sadisto|sadisman]] strebon al [[potenco]]''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 919:
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Respubliko|respublika]] registaro esperis “pacigi” la [[nazio]]jn per sia [[toleremo]], sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian [[malamo]]n. [[Hitlero]] malamis la [[Vajmara respubliko|Vajmaran respublikon]], ''ĉar'' ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la [[potenco]]n kaj [[forto]]n. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “[[revolucio]]” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de [[Mussolini]] — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj [[malamiko]]j estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al [[Britio]] ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi [[Psikologio|psikologia]] komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum [[Munkena interkonsento|Munkeno]] kaj post ĝi — lia [[amo]] transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome [[malamikeco]]n, ne pacemon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 940:
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed ''rajto esprimi siajn [[penso]]jn havas [[senco]]n nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn''; [[libereco]] de la ekstera [[potenco]] iĝas firma [[posedaĵo]] nur en tiu kazo, se internaj [[Psikologio|psikologiaj]] kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian [[individueco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 1 221:
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Socio|socian]] [[karaktero]]n eniras nur tiu ''tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero''.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
Linio 1 256:
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Socia adaptiĝo|adaptiĝante]] al sociaj kondiĉoj, [[homo]] evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin ''[[Deziro|deziri]]'' agi nome tiel, kiel li ''[[Devo|devas]]'' agi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]