Naziismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
 
{{Citaĵo
|teksto = Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] en [[Germanio]] kaj en aliaj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj, [[sadismo]]-[[Masoĥismo|masoĥisma]] [[karaktero]] estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En multaj kazoj [[homo]]j, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de [[kritiko]] de la [[eksterlandano]]j, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ [[Germanio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la plej grava aksiomo de la [[Politiko|politika]] [[propagando]]: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] [[Germanio]] kiel ŝtato, ĉia [[propagando]], kalumnianta “[[germanoj]]n” (kiel kromnomo “hunoj” dun la [[Unua mondmilito|pasinta milito]]), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la nazia sistemo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la [[Laboristo|laborista]] [[klaso]], [[Liberalismo|liberala]] kaj [[katolikismo|katolika]] [[burĝaro]], malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] (etaj butikistoj, [[metiisto]]j, [[ŝtatoficisto]]j) ĝoje bonvenigis la nazian ideologion.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita [[Germanio|germana]] [[imperiismo]]; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta [[monarĥio]]. (Cetere la [[respubliko]] ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la [[Monopolismo|monopolisma]] [[kapitalismo]] en [[Germanio]], eĉ helpis al ĝi laŭeble).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Naziismo neniam havis verajn [[Politiko|politikajn]] aŭ [[Ekonomio|ekonomiajn]] principojn; la sola principo de naziismo estas ĝia radikala [[oportunismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Respubliko|respublika]] registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia [[toleremo]], sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian [[malamo]]n. [[Hitlero]] malamis la [[Vejmara respubliko|Vejmaran respublikon]], ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la [[potenco]]n kaj [[forto]]n. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “[[revolucio]]” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de [[Mussolini]] — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj [[malamiko]]j estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al [[Britio]] ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi [[Psikologio|psikologia]] komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum [[Munkena komploto|Munkeno]] kaj post ĝi — lia [[amo]] transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome [[malamikeco]]n, ne pacemon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ofte okazas, ke iu [[Socio|socia]] grupo je nivelo de [[konscio]] akceptas iujn [[ideo]]jn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan [[naturo]]n de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia [[karaktero]]; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento [[homo]]j montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi [[Laboristo|laborista]] [[movado]] en [[Germanio]] dum la [[venko]] de naziismo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Komuna trajto de naziismo, [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]] estas tio, ke ili proponis al la izolita [[individuo]] novan azilon kaj [[sekureco]]n. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de [[fremdiĝo]].