Infano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” [[adaptiĝo]]n. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu [[karaktero]] de la [[homo]] restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj [[kutimo]]j, ekzemple transiro de la [[Ĉinoj|ĉina]] manĝmaniero per bastonetoj al la [[Eŭropo|eŭropa]] — per [[forko]] kaj [[tranĉilo]]… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora [[patro]]; li tro [[Timo|timas]] la patron por konduti alie kaj iĝas “[[Obeo|obeema]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Infano ne povas fizike reveni en la [[Patrino|patrinan]] sinon; same ne eblas renversi ankaŭ [[Psikologio|psikologian]] procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter [[potenco]] kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. [[Konscio|Konscie]] infano povas konsideri sin kontentigita, sed [[Subkonscio|subkonscie]] li [[Sento|sentas]], ke li pagas senton de [[sekureco]] per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli [[Danĝero|danĝeraj]], ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ofte tio okazas interalie en rilatoj de [[gepatroj]] kun infanoj. Ĉi tie rilato de [[dominado]] (kaj [[posedado]]) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda [[timo]] antaŭ [[amo]], ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la infanoj estiĝas certa [[malamikeco]] kaj ribelemo: rezulto de iliaj [[konflikto]]j kun ĉirkaŭa [[mondo]], limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la [[Edukado|eduka]] procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de [[minaco]]j kaj [[puno]]j, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj [[sento]]j, kaj fine — de la sentoj mem…</br>
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da [[tempo]] necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa [[plenkreskulo]] kaj perdu kapablon diferencigi dignan [[homo]]n de aĉulo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alia ekzemplo de spontaneeco estas etaj infanoj. Ili kapablas [[Sento|senti]] kaj [[Penso|pensi]] efektive propramaniere: tiu senpereco manifestiĝas en tio, kion ili parolas, kiel ili kondutas. Mi certas, ke tiu allogeco, kiun havas infanoj por plejparto de [[plenkreskulo]]j (krom diversaj [[Sentimentaleco|sentimentalaj]] kialoj) klarigeblas nome per spontaneeco de la infanoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo