Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

19 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
 
{{Citaĵo
|teksto = Al la [[Totalismo|totalisma]] reĝimo de [[Hitlero]] post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis [[Amaso|amasa]] [[ribelo]]. Dum la [[Naziismo|naziestroj]] volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de [[Popolo|popola]] antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus [[disciplino]]n kaj [[kontrolo]]n. La vortoj de [[Alexis de Tocqueville|Tocqueville]] pri la [[Tiranio|tirania]] [[regado]] validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas [[reformo]]jn, tio estas kiam ili ekmontras [[Liberalismo|liberalajn]] tendencojn.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[kredanto]], kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj [[Perforto|perfortaj]], ĝenerale estas la [[homo]] [[Obeo|obeema]] kaj subiĝema. Novkonvertitaj [[kristano]]j, atakintaj la [[universitato]]n en [[Aleksandrio]] kaj [[Linĉado|linĉintaj]] tie [[profesoro]]jn, suspektitajn pri [[herezo]], estis obeemaj anoj de la unueca [[eklezio]]. [[Komunisto]] — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la [[partio]]. [[Japanio|Japanaj]] kaj [[Naziismo|naziaj]] arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la [[mondo]]. Ĉe ni, en [[Usono]], dunganto ofte trovas en fanatikulo-[[rasisto]], inklina al [[Amaso|amasa]] perforto, obeeman kaj kvietan [[laboristo]]n, en [[armeo]] tia homo estas speciale disciplinema [[soldato]].
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
 
{{Citaĵo
|teksto = De kie aperas la [[fanatikulo]]? plejparte el vicoj de la nekreemaj “[[homoj de la vorto]]”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea [[laboro]] kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al [[nuntempo]]. Li havas [[deziro]]n korekti, ne detruadi. Kiam la [[Amaso|amasa]] [[movado]] trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li [[reformo]]j estas malprofundaj kaj la [[vivo]] daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta [[ĥaoso]]. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la [[venko]] super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj [[sinofero]], tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj [[malsukcesinto]]j, fanatike neantaj nuntempon.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
8 285

redaktoj