Zbigniew Brzeziński: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 412:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Meza Azio]] kaj [[Proksima Oriento]] ] [[Usono]] situas tro for por domini en tiu ĉi parto de [[Eŭrazio]], sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 419:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Meza Azio]] kaj [[Proksima Oriento]] ] Tamen ekskludo de [[Rusio]] el la regiono egalrajte estas nedezirinda kaj nerealigebla, same kiel stimulado de kontraŭdiroj inter la novaj ŝtatoj de la regiono kaj Rusio.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 426:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Meza Azio]] kaj [[Proksima Oriento]] ] Kreskanta ekonomia ĉeesto de [[Ĉinio]] en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de [[Usono]].
|aŭtoro=
|verko=
Linio 440:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Orienta Azio]] ] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al [[Ĉinio]] eblecon kunpuŝigi [[Usono]]n kaj [[Japani]]on unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj [[Sovetunio]]n. Laŭ opinio de [[Pekino]], venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en [[Azio-Pacifika regiono]] ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta [[Azio]] [do al Ĉinio].
|aŭtoro=
|verko=
Linio 496:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Sud-Koreio]] ] Iu ajn unuflanka foriro de la [[Usono|usonanoj]] supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en [[Japanio]].
|aŭtoro=
|verko=
Linio 673:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri reago de la prezidanto [[George W. Bush]] al la [[terorismaj atakoj en 2001]] ] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ [[Teologio|teologiaj]] terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “[[bono]] kaj [[malbono]]”. Li eĉ uzis la [[Lenin]]-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la eskcitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 687:
 
{{Citaĵo
|teksto = Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la [[Usono|usona]] prezidanto [[George W. Bush]] ] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “[[milito kontraŭ terorismo]]”… Nomi [[malamiko]]n [[teroristo]] signifas agnoski naivan [[nescio]]n de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ [[ŝtato]]j mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 771:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[atencoj la 11-a de septembro 2001]] ] Neniam tiom malforta areto da homoj kaŭzis tiom da doloro al tiom pova kaj grandega komunumo.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 946:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ] Unuafoje en sia tuta historio [[NATO]] aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 170:
 
{{Citaĵo
|teksto = Komputila analizo de diroj de la prezidanto [ [[George W. Bush]] post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]] [2001] montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi [[Lenin]]!).
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 184:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri evoluo de la eventoj post la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa [[milito]]”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna [[sekureco]], ne eblas kunigi kun la malferma kaj [[Demokratio|demokratia]] procezo de formado de ekstera politiko.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 319:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Meksiko]] al [[Usono]] en la [[19-a jarcento]] ] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta [[Imperiismo|imperiismajn]] ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin [[demokratio]]. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 330:
…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco.
La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda [[geografio]], kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda [[historio]]… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de [[Proksima Oriento]] [[Irako]]n, 75% malsukcesis trovi [[Irano]]n, 88% — [[Afganio]]n, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan [[Milito kontraŭ terorismo|militkampanjon]] en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la [[Dua mondmilito]]… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la [[junularo]]j de [[Svedio]], [[Germanio]], [[Italio]], [[Francio]], [[Japanio]], [[Britio]], [[Kanado]], [[Usono]] kaj [[Meksiko]], Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon…
Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka [[gazetaro]] kaj [[televido]] preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de [[ĵurnalisto]]j, speciale post la terora atako [de la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]] ]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…
La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, [[radio]] kaj politikaj [[blogo]]j, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn…
|aŭtoro=
Linio 1 366:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Iraka milito]] ] Siajn agojn la prezidanto de [[Usono]] [ [[George W. Bush]] ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la [[Amasdetruaj armiloj|armiloj de amasa detruado]] en la okupita de la usonaj trupoj [[Irako]] neniam estis konfirmita.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 541:
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Barato]], [[Rusio]] kaj [[Ĉinio]] preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de [[Usono]] deteni la regionon [ [[Eŭrazio]]n] droni en maturiĝantaj [[Etno|etnaj]] kaj [[Religio|religiaj]] konfliktoj.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 548:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Proksima Oriento]] ] [[Usono]] kapablas memstare garantii [[Nuklea armilo|nuklean]] ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun I[[s]]raelo) militagojn kontraŭ [[Irano]], ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 590:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Vladimir Putin]] ] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la [[Faŝismo|faŝismaj]] eksperimentoj en [[Italio]]: la ekstreme [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] (sed ne [[Totalismo|totalisma]]), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca [[oliĝarĥio]], sekvanta [[ideologio]]n, bazitan sur apenaŭ maskita troigita [[ŝovinismo]].
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 611:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri problemoj de [[Ĉinio]] ] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de [[Sovetunio]]. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun [[Usono]] devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 639:
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri sociologiaj enketoj en [[Rusio]] ] …voĉdonante por la aliĝo al [[Eŭropa Unio]] la rusia loĝantaro plejparte ne imagas kiom striktaj estas postuloj al la kandidatoj.
|aŭtoro=
|verko=
Linio 1 660:
 
{{Citaĵo
|teksto = [komparo de [[Usono]] kaj la [[Romia imperio]] ] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj [[amiko]]j — ''amicus populi Romani'' [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas [[malamiko]]j, ekzistas nur ribeluloj, [[teroristo]]j kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]], sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en 2003 pri la decido pri la [[Iraka milito|milito kontraŭ Irako]].
|aŭtoro= Bender P.