Zamenhofa proverbaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligilo al listigo laŭ temoj
Linio 12:
{{enhaveto}}
 
Magnificent website. Lots of useful information here. Im sending it to some friends ans also sharing in delicious. And obviously, thanks for your sweat! gfcggceebdeagfde
== A ==
* Abelujon ne [[incito|incitu]], amason ne spitu.
* Afabla vorto pli atingas ol forto.
* Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
* Aĝo maljuna ne estas oportuna.
* Aĝo tro [[matureco|matura]] ne estas plezura.
* Akiro kaj [[perdo]] rajdas duope.
* Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
* Akvo kaj pano servas al [[sano]].
* Akvo kura -- akvo pura.
* Akvo silenta subfosas la bordon.
* Akvo trankvila estas akvo danĝera.
* Akvon senmovan kovras putraĵo.
* Al [[amikeco|amiko]] nova ne fidu sen provo.
* Al bona ĉasisto iras mem la besto.
* Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
* Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
* Al ĉiu frato lian parton.
* Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
* Al ĉiu [[sanktuloj|sanktulo]] apartan kandelon.
* Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
* Al ĉiu sinjoro estu lia [[honoro]].
* Al [[Dio]] plaĉu, sed sur [[diablo]]n ne kraĉu.
* Al Dio servu, diablon rezervu.
* Al [[du]] sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
* Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
* Al feliĉulo eĉ koko donas [[ovo]]jn.
* Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
* Al [[glacio]] printempa kaj al [[amikeco|amiko]] tro nova ne fidu.
* Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
* Al hundo bastono -- al hom' leciono.
* Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
* Al kokino la [[ovo]] lecionojn ne donu.
* Al koro penetro per [[Okulo|okula]] fenestro.
* Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
* Al la afero!}}
* Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.
* Al la [[fiŝo]] ne instruu [[Naĝado|naĝarton]].
* Al la [[malamiko|malamik']] en kuro faru ponton kun plezuro.
* Al la papero ne mankas tolero.
* Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
* Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma [[okulo]]jn ni sendas.
* Al loko dolora ni manon etendas -- al loko ĉarma [[okulo]]jn ni sendas.
* Al [[malriĉeco|malriĉulo]] infanoj ne mankas.
* Al malriĉulo [[ovo]] kiel al riĉulo [[bovo]].
* Al [[malsaĝo|malsaĝulo]] ne helpas [[admono]], nur bastono.
* Al [[mono]] kaj forto humiliĝas la sorto.
* Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
* Al porko [[Dio]] kornojn ne donas.
* Al posedanto de metio mankas nenio.
* Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas.
* Al protekto kaj forto helpas la sorto.
* Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
* Al sklavo mon' ne estas savo -- li ĉiam restas sklavo.
* Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
* Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
* Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
* Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
* Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
* Alia tempo, aliaj [[moro]]j.
* Alia urbo, alia [[moro]].
* Aliaj domoj, aliaj homoj.
* Aliaj tempoj, aliaj [[moro]]j.
* Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
* Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
* Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
* Almozoj ne malriĉigas.
* Almozpetanto [[sinĝeno|sinĝena]] restas kun sako malplena.
* Alpremi iun al muro.
* Altan arbon batas la fulmo.
* Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
* Amaso da mono kaj titolo de barono.
* Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
* Ameno diablon ne forpelas.
* Amikeco aparte, afero aparte.
* Amikeco aparte, ofico aparte.
* Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
* Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
* Amiko en ĝojo kaj ploro.
* Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
* Amiko estas kara, sed vero pli kara.
* Amiko fidela estas trezoro plej bela.
* Amiko -- intimulo.
* Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
* Amikon montras [[malfeliĉo]].
* Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
* Amo estas forta, sed mono pli forta.
* Amo faras ion, mono ĉion.
* Amo kaj [[ĵaluzo]] estas gefratoj.
* Amo kaj [[puno]] loĝas komune.
* Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
* Amo [[supermezuro|supermezura]] ne estas plezura.
* Amu Antonon, sed gardu vian monon.
* Amu domon novan kaj amikon malnovan.
* Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
* [[Animo]] al [[paradizo]] deziras, sed [[peko]]j retiras.
* Ankaŭ al ni la suno eklumos.
* Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
* Ankaŭ [[diablo]] tondron suferos.
* Ankaŭ la lupon atingos la [[sorto]].
* Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.
* Ankoraŭ [[Dio]] ne dormas.
* Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la [[hoko]].
* Ankoraŭ la [[gajno]] ne estas en la mano.
* Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
* Ankoraŭ neniu evitis la [[sorto]]n.
* Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
* Antaŭ ĉio zorgu [[ofico]]n, -- plezuro atendos sian vicon.
* Antaŭ la lango laboru la [[cerbo]].
* Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
* Antaŭ [[okulo]]j ne staras, doloron ne faras.
* Antaŭ tima [[okulo]] potenciĝas eĉ kulo.
* Antaŭ vespero ne estu fiera.
* Antaŭe intencu kaj poste komencu.
* Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
* Antaŭparolo liberigas de postparolo.
* Aperas [[prudento]], kiam pasis la momento.
* Aprila vetero -- trompa aero.
* Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.
* Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
* Aranĝite, ordigite.
* Arbaro aŭdas, kampo vidas.
* Arbo krakanta venton ne timas.
* Atakis lin horo malsaĝa.
* Atakis teruro, ektremis la kruro.
* Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
* Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la [[rivero]].
* Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
* Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
* Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.
* Atentu!}}
* Atesto de matureco.
* Atingi la vesperon de sia vivo.
* Aŭ ĉio, aŭ nenio.
* Aŭ festene, aŭ malplene.
* Aŭ festo, aŭ fasto.
* Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
* Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
* Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
* Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
* Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
* [[Avareco|Avarulo]] avaras, heredantoj malŝparas.
* Avarulo pagas duoble.
* Azen' al azeno riproĉas [[malsaĝo]]n.
* Azenon komunan oni batas plej multe.
 
== B ==