Vikicitaro:Administrantoj

Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas „la rajton de sisopo“. La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikicitaro, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.

Mi bezonas helponListo de ĉiuj administrantoj

La komumuno ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al lal uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.

Kapabloj de administrantoj redakti

Administranto estas uzanto delegita kun kelkaj povetoj por glatigi la funkciadon de la vikio:

  • Forigado de fuŝkreitaj paĝoj
  • Restarigo de misforigitaj paĝoj
  • Forbarado de IP-adresoj de vandaloj
  • Protekti certajn paĝojn (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin)
  • esplori la datumbazon per SQL

La programaro MediaWiki, sur kiu la Vikicitaro funkcias, enhavas kelkajn funkciojn kun limigita aliro. El tiuj ĉi funkcioj la administrantoj rajtas aliri la sekvajn:

Ŝloso de paĝo redakti

  • La administrantoj povas rekte redakti la ĉefan paĝon kaj aliajn ŝlositajn paĝojn. La ceteraj uzantoj povas ŝanĝojn de la ĉefa paĝo proponi sur ĝia diskuta paĝo.
  • Ŝlosi kaj malŝlosi paĝojn. Paĝoj estadas ŝlosataj nur dum certaj specialaj cirkonstancoj – por pluajn informojn vidu Vikicitaro:Reguloj por ŝlositaj paĝoj.

Forviŝado kaj renovigado de forviŝitaj paĝoj redakti

  • La administrantoj povas forviŝi paĝojn, inkluzive de iliaj historioj. Normalaj uzantoj proponas paĝojn por forviŝo sur la paĝo Vikicitaro:Balotado pri forviŝo. Se tie estis farita decido forviŝi paĝon, iu el la administrantoj tion faros. Iam estas forviŝado de paĝoj pure teĥnika afero, ekz. en la kazo, ke disambigŭilo malhelpas ĉe renomado de paĝo, aŭ por korekti paĝon, kies historio estis damaĝita. Aliam oni per viŝado forigas evidentan vandalismon aŭ materialo, kiu rompas la aŭtorajn rajtojn.
  • La administrantoj povas trarigardi la forviŝitajn paĝojn kaj renovigi ilin.
  • La administrantoj povas por ĉiam forviŝi bildojn. Tio estas nerevenebla ŝanĝo. Se iu bildo estas forviŝita, ĝi estas forviŝita por ĉiam.

Noto: Por tio ne ekzistas vera kialo; la neeblo renovigi la forviŝitajn bildojn estas simple unu el la ecoj de la aktuala versio de MediaWiki.

Revenigado de ŝanĝoj redakti

  • La administrantoj povas rapide revenigi la ŝanĝojn de paĝoj (revertado, re-versi(o)-igado). Kiu ajn uzanto (kaj registrita kaj neregistrita) povas ajnan paĝon revenigi al la antaŭa versio. La administrantoj havas pli rapidan ilon por revertado, kiu ebligas al ili reverti vandalajn redaktojn. En la rigardo al listo de kontribuoj de uzanto, aŭ dum trarigardado de diferencoj inter la lastaj versioj, estas ĉe ĉiu ŝanĝo, kiu estas por la rigardata paĝo aktuala, la hiper-ligo en jena formato: „malfari“. Per klikado al tiu ĉi ligo la artikolo revenos al la lasta versio, kiun faris certa uzanto, dum tia ĉi ŝanĝo estas signita kiel „malgranda redakto“ („e“) kun la resumo, kiu tekstas: „Redakto de la uzanto ikso estas revenigita al la antaŭa versio, kies aŭtoro estas la uzanto ipsilono.“

Kaŝado de vandalismo el la paĝo de lastaj ŝanĝoj redakti

  • La administrantoj povas el la paĝo Lastaj ŝanĝoj kaŝadi vandalismon. Por tio sufiĉas nur aldoni al la URL por aliro al la Uzanta listo de kontribuoj jenan kodon: &bot=1. Ekz.: //eo.wikiquote.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:Contributions&target=Vandal&bot=1 . Se oni sur tiu ĉi paĝo alklakas al la ligo por revenigi la ŝanĝojn, estos kaj la origina redakto, kaj la redakto renoviganta la novan staton kaŝita en le implicita bildigado de listo de lastaj ŝanĝoj (kaj estas signita per atributo robot). La ŝanĝoj ne estas kaŝitaj el la listo de kontribuoj, de paĝo-historioj, aŭ de listo de obserataj paĝoj, nur ili implicite ne montriĝas. Por ke ili montriĝu, necesas alklaki la ligon „montru robotojn“. Celo de tiu ĉi funkcio estas limigi malhelpadon fare de vandalo. Tiu ĉi eco devas ne esti misuzata dum revenigado de normala redakto. Ĝi estas uzebla nur por simplaj kazoj de evidenta vandalismo.

Blokado kaj malblokado de uzantoj redakti

La admimistrantoj povas:

  • bloki IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn, por limigita tempo, aŭ por tempo nelimigita
  • malbloki la blokitajn IP-adresojn, ampleksojn de IP-adresoj kaj uzantajn nomojn
Vidu al Speciala:Ipblocklist por la listo de blokitaj uzantoj kaj vidu al Libro de blokigo por registroj de antaŭaj blokigoj.

Aspektoj kaj tekstoj de interfacoj redakti

  • La administrantoj povas ŝanĝi tekston de la uzanta intefaco de redaktado de paĝoj en la nom-spaco MediaWiki. Ĉiuj tiuj ĉi paĝoj estas ŝlositaj, do normalaj uzantoj ne povas ilin redakti.

SQL-demandoj redakti

  • Se tio estas en la sistema konfiguro permesite, povas la administrantoj fari rektajn SQL-demandojn (nur legeblajn) alla datumbazo. Tiu ĉi eco estas kutime malpermesita pro komput-povaj kialoj.

La ceteraj niveloj de aliroj redakti

Krom la aliro „administranto“ ekzistas en la softvaro MediaWiki kelkaj aliaj niveloj de aliro – ĉi tie vicigite laŭ la kreskanta kvanto da povoj; la administrantoj apartenas tuj post la registritaj uzantoj:

Registritaj uzantoj redakti

Normalaj uzantoj (inkluzive de la vizitantoj, kiuj ne registriĝis) povas fari plimulton da agoj, inkluzive de tiuj la plej gravaj, nome redakti la artikolojn kaj helpi kun bontenado de la Vikicitaro.

Sed nur la registritaj uzantoj povas alŝuti datumarojn kaj renomi la paĝojn. Por registriĝi vidu Speciala:Userlogin.

Burokratoj redakti

Administrantoj kun specialaj rajtoj, burokratoj povas ŝanĝi la ceterajn uzantojn al la stato de administrantoj (sed ne depreni la staton de administranto). Atribuado de la rajto estas registrate en la Libro de la administrantoj kun specialaj rajtoj. Burokratoj ankaŭ povas, je postulo de ajna uzanto, ŝanĝi ties uzantan nomon.

Stevardoj redakti

La uzantoj kun la rajtoj de Stevardo povas laŭ interkonsento ŝanĝi uzantajn rajtojn de ajna uzanta en ajna projekto de la fondaĵo Wikimedia. Tio ebligas atribui kaj depreni administrantajn rajtojn kaj signi uzantojn per la atribuo „robot“. Ilia agado estas registrata sur meta:Special:Log/rights. Postuloj pri ilia helpo apartenas la la paĝo meta:Requests for permissions. Stevardoj kutime ne faras la agadojn, kiuj povas fari la loka administranto kun specialaj rajtoj (burokrato).

Evoluigantoj redakti

La plej alta nivelo de aliro (fakte tio estas la tuta grupo de alir-niveloj, la diferencoj por normala uzanto ne estas videblaj) estas evoluiganto. La evoluigantoj povas fari rektajn ŝanĝojn en la softvaro kaj la datumbazo de Wikipedia (la tuta multlingva Vikicitaro, do inkluzive de la Esperanta Vikicitaro). Evoluigantoj kutime ne faras la plimulton de kutimaj administrantaj funkcioj. Evoluigantojn eblas kontakti pere de e-poŝta konferenco Wikitech-L aŭ ĉe IRC-kanalo #mediawiki. Por la listo de evoluigantoj kaj por aliaj informoj vidu meta:Developer (en la angla lingvo).

Misuzo de la administrantaj rajtoj redakti

Al administranto povas esti liaj rajto deprenita, se tiu la rajtoj misuzas. Nuntempe povas la admnistrant-statuso esti deprenita aŭ per decido de Jimbo Wales, aŭ pere de decido de Arbitracia komisiono. Laŭ ilia decido oni povas doni malpli altajn punojn, ekz. limigo de uzado de iuj funkcioj. Teĥnike povas la administrantajn rajtoj depreni stevardoj.

Nunaj administrantoj redakti

La nuntempaj administrantoj ĉe la Esperantlingva Vikicitaro estas:

  1. KuboF
  2. Radioamatoro

Por kandidatiĝi bonvolu rigardi la paĝon Vikicitaro:Administrantoj/Kandidatoj.

Vidu ankaŭ redakti