«Esperanto proponas loĝi universalan lingvon, kosmopolitan, tutmondan kiu konstruiĝas sur malfermiteco, akceptemo, plilarĝiĝo; ĝi volas la finon de tiu malbenita lingvokonfuziĝo kaj apero de lingvo kapabla plenigi la interkompreniĝofosaĵon inter popoloj; ĝi proponas konkretan konceptogeografion kiel antitezon al la teritorireligio; ĝi vetas sur estado kiel genealogio de sia ontologio kaj ne sur havado; ĝi estas aspiro al nova periklea Grekujo por la tuta homaro - ĉar greka estis ĉiu kiu parolis greklingve: oni loĝis la lingvon pli ol la teritorion-; ĝi estas la prometea ateisma volo ne egali la diojn, sed agi sen ili, jen materio por pruvi ke la homoj kreas la historion - kaj ne inverse. »