Martin Buber

Aŭstra-israela juda filozofo (1878-1965)
(Alidirektita el Martin BUBER)

Martin BUBER (naskiĝis la 8-an de februaro 1878 en Vieno - mortis la 13-an de junio 1965 en Jerusalemo) estis aŭstra-israela juda filozofo, vivinta krom en tiuj du landoj ankaŭ en la Rusia Imperio, Svislando kaj en la Germana Regno.

Martin Buber
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ĉiuj vojaĝoj havas sekretan celon, kiun la vojaĝanto ne antaŭsentas. » « Alle Reisen haben eine heimliche Bestimmung, die der Reisende nicht ahnt. »
— Baalschem
 
« Esti maljuna estas belega afero, se oni ne estas forgesinta la signifon de komenci» « Alt sein ist ja ein herrliches Ding, wenn man nicht verlernt hat, was anfangen heißt. »
— Begegnung. Autobiographische Fragmente, S. 67
 
« La vera lukto estas ne inter Oriento kaj Okcidento, aŭ kapitalismo kaj komunismo, sed inter edukado kaj propagando. »
— Martin Buber
 
« Mi akceptas neniun absolutan formuloj por vivi. Neniu antaŭpensita kodo povas vidi antaŭen ĉion, kio povas okazi en la vivo de homo. Dum ni vivas, ni kreskas kaj niaj kredoj ŝanĝiĝas. Ili devas ŝanĝiĝi. Do mi pensas, ke ni devas vivi kun tiu ĉi konstanta malkovro»
— Martin Buber