Margaret Hilda THATCHER (fraŭline ROBERTS; naskiĝis la 13-an de oktobro 1925 en Grantham, mortis la 8-an de aprilo 2013 en Londono) estis brita politikistino. Ŝi estis la unua ina gvidanto de la brita Konservativa Partio kaj la unua ina ĉefministro de Britio. Ŝi konatiĝis kiel "la Fera Damo" (angle: The Iron Lady) kaj estis ĉefministro de 1979 ĝis 1990.
« En tiu 21-a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la usona-angla kapitalismo. »
« In this twenty-first century, the dominant power is America; the global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism.[1]»
« Afero, kiun instruis min la politiko, estas, ke viroj estas nek mense gvidataj nek komprenebla genro. »
Referencoj
↑Dirite la 19-an de julio 2000, en la Universitato de Stanford