Lester B. Pearson (naskiĝis la 23-an de aprilo 1897 — mortis la 27-an de decembro 1972) estis kanada verkisto, diplomato, politikisto, ĉefministro de Kanado (1963-1968).

Lester B. Pearson
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Mi ne scias ĉu mi mem multe faris por antaŭenigi fratecon inter nacioj, sed mi scias ke ekzistas nenia plej granda celo por ajna homa agado aŭ intereso. » « I do not know that I have done very much myself to promote fraternity between nations but I do know that there can be no more important purpose for any man's activity or interests. »
— Lester B. Pearson
 
« Dum ni ĉiuj preĝas por paco, ni ne ĉiam, kiel liberaj civitanoj, subtenas la pacigajn politikojn, nek malakceptas la nepacigajn. Ni volas nian specan pacon, efektivigita je nia propra maniero. » « But while we all pray for peace, we do not always, as free citizens, support the policies that make for peace or reject those which do not. We want our own kind of peace, brought about in our own way. »
— Lester B. Pearson
 
« Politiko estas la lerta uzo de malakraj objektoj. » « Politics is the skilled use of blunt objects. »
— Lester B. Pearson
 
« Hodiaŭ pli ol antaŭe, la daŭra malriĉeco kaj mizero estas plej granda kaŭzo de internaciaj streĉoj, kiuj povas konduki al milito» « Today continuing poverty and distress are a deeper and more important cause of international tensions, of the conditions that can produce war, than previously. »
— Lester B. Pearson
 
« Estus eraro opinii, ke ĉiuj ĉi novaj politikaj socioj, naskiĝantaj en la Oriento, estos kopioj de tiuj al kiuj ni alkutimiĝis en la Okcidento. Renaskiĝinte tiuj ĉi antikvaj civilizacioj akiros novan formon. »
— Lester B. Pearson, Democracy in World Politics [1955]