Galeno de Pergamo (greke Γαληνός, Galenos, latine Clarissimus Galenus; n. ĉirkaŭ la jaro 129 en Pergamono, m. ĉirkaŭ 216 en Romo) estis antikva greka kuracisto, kirurgo, filozofo kaj anatomo en la Roma Imperio.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La fakto estas ke tiuj, kiuj estas sklavigitaj al siaj sektoj, ne simple malhavas ĉiajn solidajn sciojn, sed ili eĉ ne haltos por lerni! »
« Kiu havas du kukojn, tiu disponigu unu el ili por iuj floroj de la narciso; ĉar pano estas la nutraĵo de la korpo, kaj la narciso estas la nutraĵo de la animo. »