« Eĉ mi, kiu sonĝas tre multe, havas tempojn, en kiuj la sonĝo min fuĝas. Tiam la aĵoj aperas al mi klare. Disiĝas la nebulo en kiun mi volvas min. Kaj ĉiuj videblaj eĝoj vundas la karnon de mia animo. Ĉiuj percepteblaj duroj min dolorigas, ĉar mi ekkonas ilin duraj. Ĉiuj videblaj pezoj de la aĵoj pezas sur mi interne de mia animo. »